La konata benina esperantisto kaj fakdelegito de UEA Codjo Benoît Zinkpe forpasis la 13-an de decembro 2025 en la aĝo de 59 jaroj, sekve de mallonga malsano.
Benoît estis ledaĵisto, metiisto kun granda lerteco kaj dediĉo al sia laboro. Krom tio, li servis kiel oficisto en la Afrika Oficejo de UEA en Lokossa (Benino), kie li kontribuis al la ĝeneralaj administraj kaj organizaj taskoj kun sindediĉo. Li partoprenis en diversaj renkontiĝoj kaj projektoj, ĉiam celante disvastigi kaj fortigi la uzadon de Esperanto naci- kaj internaciskale. Li estis patro de 8 gefiloj: Mirinda, Richard, Mini-Dia, Osmo, Némeza, Florida, Altina kaj Placida.
La entombigo de Codjo Benoît Zinkpe okazos hodiaŭ, la 20-an de decembro, en Aplahoué. Tie familianoj, geamikoj kaj esperantistoj kolektiĝos por adiaŭi lin kaj honori lian memoron.
Adjévi Adjé
Jen miaj kondolencoj al ĉiuj kiuj konis lin. Gratulon por tiu multa aktiveco en esperantujo. Ĉu siaj infanoj aktivas en esperantujo? Ĉu la grupo daùre aktivas?
Tutammike.