Lige kun la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la urbo Kpalime – la kongresurbo – gastigos unikan kaj simbolplenan verkon de urba arto. Komune iniciatita de TAKE-Esperanto kaj Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando (APETO), ĉi tiu ambicia murartaĵa projekto ĵus ricevis la entuziasman aprobon de la urbaj aŭtoritatoj.
En sia favora respondo, la urbodomo de Kpalime konfirmis sian plenan kunlaboron por faciligi la realigon de ĉi tiu kultura kaj civitana iniciato, kiu daŭre atestos pri la ĉeesto de la internacia lingvo Esperanto en la urbo.
Por doni al la verko plejeble bonan videblecon, la municipo disponigis la murojn de publika bazlernejo situanta en la urbocentro, proksime al la prefektejo. Tiu ĉi strategia loko ebligos al loĝantoj, lernantoj kaj vizitantoj ĉiutage admiri la kreivan murpentraĵon.
Krom sia arta valoro, la murpentraĵo transdonos fortan mesaĝon pri paco, solidareco, edukado kaj malfermiteco al la mondo. La verko enhavos pentritajn tekstojn en sep lingvoj: Esperanto, la internacia lingvo; la evea lingvo, kiel grava loka lingvo, kiu ankras la projekton en sia kultura medio; kaj la ses oficialaj lingvoj de UNESKO (angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa), simbolantaj universalecon kaj interkulturan dialogon.
La baldaŭa vizito de esperantista delegacio al Kpalime markos gravan etapon en la realigo de la projekto, ebligante la finpretigon de la teknikaj aranĝoj kaj la komencon de la arta laboro. La murpentraĵo restos daŭra atesto pri amikeco inter la popoloj kaj pri la idealoj de paco, solidareco kaj dialogo, kiujn Esperanto antaŭenigas tutmonde. Ĝin konceptis la franca esperantisto Michel Basso, kaj ĝian bildigon sur la muroj realigos, laŭplane, la togolanda esperantista artisto Ahoulou Agbényigan.
Adjévi Adjé