La 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), kiu okazos de la 26-a ĝis la 31-a de decembro 2026 en la urbo Kpalime, Togolando, jam allogis 83 aliĝintojn el 16 landoj je la 1-a de septembro 2026. La plej granda grupo da enskribiĝintoj estas el Togolando mem, kun 31 homoj, sekvata de DR Kongo kun 25 registriĝintoj.
La plej reprezentataj landoj estas Togolando (31), DR Kongo (25), Tanzanio (5), Burundo (3), Germanio (3), Kenjo (3), Madagaskaro (2), Centraafriko (2), Benino (2), Ganao (1), Islando (1), 1 Senegalo, Svedio (1), Svislando (1), Ukrainio (1) kaj Usono (1).
Ekde la 1-a de septembro validas la dua aliĝperiodo. La kotizoj varias laŭ la landokategorioj kaj membreco en UEA. Individuaj membroj de UEA pagas 75 € (A-landoj), 65 € (B- landoj), 15 € (C- landoj), kaj 10 € (Ĉ- landoj). Ne-membroj de UEA pagas 100 € (A), 85 € (B), 20 € (C), 15 € (Ĉ).
Kompare, la 8-a AKE en Tieso, Senegalo, registris 107 aliĝojn (inkluzive la subtenaliĝojn) el 28 landoj, sed fine havis malpli ol cent ĉeestajn partoprenantojn el ĉ. 20 landoj. Certe, kvankam el malpli granda nombro da landoj, ankaŭ la 9-a AKE atingos pli ol cent aliĝintojn.
Bonvolu subten-aliĝi ankaŭ vi al la 9-a AKE en Kpalime aŭ donaci por ebligi la partoprenon de junaj lernemaj afrikaj esperantistoj en la tutkontinenta Esperanto-kongreso. Programkotizo, manĝoj kaj tranoktoj dum la tuta kongresa semajno por junul(in)o kostas ĉ. 200 €.
La reta aliĝilo funkcias ĉe 9-ake.esperanto-plus.org.
Adjévi