
La ĵurio de la internacia programo de UEA “Ni Semas” memorigas, ke la limdato por ricevi projektproponojn estas 31-a de marto 2026. Ni Semas estas subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj kaj komunume utilaj iniciatoj en Afriko pri kluba vivo, edukado, kulturo ktp.
La konkurso estas malfermita al ĉiuj esperantistoj, kiuj portas projektojn en Afriko. Kandidatiĝo estas simpla kaj senpaga, kaj la plej bonaj proponoj ricevos malgrandan financan subtenon por realigo de siaj ideoj. La programo instigas kandidatiĝi multnombre, por ke la diverseco de la esperantista komunumo en la kontinento plene speguliĝu en la selektado.
Memoru: la limdato por sendi viajn proponojn al la retpoŝtadreso nisemas@co.uea.org estas la 31-a de marto 2026. Ne prokrastu – via ideo povas fariĝi la sekva sukcesa projekto de Ni Semas!
La ĵurio
*Titolo de la projekto*
Instruado de Esperanto en centro por handikapuloj kaj por junaj lernantoj el Eburbordo
*Priskribo de la projekto*
La projekto celas instrui la internacian lingvon Esperanto al personoj kun handikapoj en speciala centro kaj al grupo de junaj eburbordaj lernantoj. La celo estas doni al ili novan komunikilon, faciligi ilian partoprenon en internacia komunumo kaj helpi ilian socian integriĝon.
Esperanto estas facila lingvo por lerni kaj povas rapide ebligi al komencantoj komuniki kun homoj el diversaj landoj. Per ĉi tiu projekto, la partoprenantoj havos la ŝancon lerni bazan Esperanton, konatiĝi kun la internacia Esperanto-movado kaj partopreni en simplaj komunikaj agadoj.
*Ĉefaj celoj*
.Instrui bazan Esperanton al personoj kun handikapoj.
.Enkonduki junajn eburbordajn lernantojn al la lingvo kaj kulturo de Esperanto.
.Instigi inkluzivon kaj internacian komunikadon.
.Krei malgrandan lokan Esperanto-grupon aŭ klubon.
*Planitaj agadoj*
.Organizi *semajnajn Esperanto-kursojn dum kelkaj monatoj.*
.Prepari kaj disdoni *simplajn lernilojn
*
Ĉirkaŭ 3 ĝis 6 monatoj.
**Taksita buĝeto* (300 000 BIF)
Ero kaj kosto
Presado de lerniloj kaj fotokopioj : 12 000 0000 fbi
Kajeroj kaj skribiloj por lernantoj : 6 000 000 fbi
Organizado de renkontiĝoj kaj kursoj : 7 000 000 fbi
Transporto kaj baza loĝistiko :
5 000 000 BIF
*Tuta buĝeto*
3 000 000 BIF
*Atendata efiko*
La projekto helpos disvastigi Esperanton en nova med vio kaj donos al personoj kun handikapoj kaj junaj lernantoj ŝancon partopreni en internacia lingva komunumo bazita sur egaleco, kunlaboro kaj amikeco.