Post okjara malsano, la benina e-isto S-ro Aballo O. Kossou Guy forpasis. La entombigo okazis la 14‑an de februaro 2026 en lia naskiĝloko, Dassa‑Zoumé, Benino.
S-ro Aballo O. Kossou Guy naskiĝis la 4‑an de junio 1970 en Dassa‑Zoumé, Benino. De 1988 li ekloĝis en Parakou, kie la 21‑an de januaro 2000 li fondis la esperantistan klubon “Afriko kun siaj realecoj”.
Esperantisto ekde 1996, li estis individua membro de UEA kaj de UMEA (Universala Medicina Esperanto‑Asocio). En la ĝenerala asembleo de la 23‑a de decembro 2017 en Lokossa, Aballo Guy estis elektita vicsekretario de Beninaj Esperantistoj AbeE, aliĝinta asocio de UEA en Benino.
Profesie li laboris kiel instruisto, kaj tra sia pedagogia agado li kontribuis al la disvastigo de Esperanto kaj al la edukado de junularo en sia regiono
La Esperanto‑komunumo perdas sindonan samideanon, kies laboro kaj dediĉo restos en la memoro de pli ol unu.
[Latifou Gbadamassi]