
La Afrika Komisiono de UEA retkunsidis la 11-an de aprilo 2026 rilate al la programo “Ni Semas”, por taksi kaj elekti projektojn celantajn fortigi la Esperanto-movadon en Afriko. La kunveno konis historian momenton: unuafoje partoprenis Malavio, portante la nombron de kontribuantaj landoj al 7 kaj la totalon de ricevitaj projektoj al 15.
La kunsidon gvidis S-ino Miora Raveloharison (Madagaskaro) kiel Estraranino de UEA kun Aime Patrick Manirakiza (Burundo) kiel kunordiganto, partoprenis John Magessa (Tanzanio) kiel vic-kunordiganto, Espoir Kasati (DR Kongo) kaj Koufionou Koffitche (Togolando) kiel Komisionanoj.
Ĉiuj alvenintaj projektoj estis analizitaj laŭ kongrueco kun la celoj de “Ni Semas”, buĝeta realismo, komunuma efiko kaj kvalito. El la 15 projektoj, 6 estis elektitaj por financado, dum 9 ne povis esti akceptitaj pro troaj buĝetoj aŭ nekongruo kun la programaj celoj.
La ses venkintaj iniciatoj ricevos po 100 €, kun entuta financado de 600 €. Ili konsistas el ekzamenpreparoj de Latifou Gbadamassi (Benino), Trejnado de instruistinoj de Hassan Ntahonsigaye (Burundo), Universitata konsciigo de Jackson Karegeya Ndaziboneye (DR Kongo), Speciala trejnado de Ranja Lydie Zafinifotsy (Madagaskaro), Lingvokurso por ĉiĉeronoj de Mika Ayo (Tanzanio) kaj Esperanto-kurso en Bukoba de Jayrous Eliakimu (Tanzanio).
La Afrika Komisiono, kune kun la Estraro de UEA, transsendos la subvencian monon al la respektivaj projektoj tuj post la 111-a Universala Kongreso en Graz, por ebligi ilian realigadon.
Partopreno de tiom da kandidatoj en la programo “Ni Semas” 2026 montras la viglecon de la afrika Esperanto-movado kaj la gravecon de volontula subteno.
Adjévi Adjé