
Afrika Komisiono en kunlaboro kun la Estraro de UEA havas la plezuron anonci oficiale, ke Togolando estas selektita por gastigi la 9-an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE). Ĉi tiu tutkontinenta evento okazos en Kpalime, la kvara plej granda urbo en Togolando kaj la ĉefa turisma centro de la montara regiono, de la 26-a ĝis la 31-a de decembro 2026.
Post senindulge severa traktado de la alvenintaj kandidatiĝoj de Kenjo kaj Togolando, la invito de Togolando aperis kiel la evidenta elekto. Lando de renkonto, paco kaj kultura dinamismo, Togolando enkarnigas la idealojn de nia movado. Ĉi tiu kongreso okazos sub la inspira temo: “Esperanto: lingva ponto por senlima Afriko.”
En la kunteksto de kreskanta interkontinenta integriĝo, la 9-a AKE celas montri kiel Esperanto povas servi kiel levilo por tutafrika unueco. Togolando havas relative viglan Esperanto-komunumon kaj admiran tradicion de gastamo. Elekti Togolandon signifas elekti konstrui solidan ponton inter afrikaj kulturoj.
La kongreso ne nur estos forumo por intelekta kaj lingva diskutoj. La partoprenantoj el la tuta mondo havos la okazon ne nur partopreni en laborkunsidoj pri interafrika kunlaborado kaj lingva neŭtraleco, sed ankaŭ malkovri la riĉajn turismajn allogaĵojn de Togolando, de la montaro ĝis la trankvilaj bordoj de la lago Togo, senforgesi la belajn sablajn plaĝojn ĉe la oceano. Krome, ili ankaŭ havos okazon festi la alvenon de 2027 per neforgesebla vespero en plurlandeca etoso.
La Kongresa Organiza Komitato (KOK) invitas Esperanto-parolantojn el Afriko kaj ĉiuj kontinentoj jam noti la datojn en siaj agendoj. La 9-a AKE estos grava publika elpaŝo al la pliigo de la prestiĝo de la internacia lingvo en Afriko kaj la plifortigo de ne nur sud-sudaj kunlaboraj retoj, sed ankaŭ de la tutmondaj.
Detaloj pri partoprenkotizoj, loĝeblecoj, dumkongresaj ekskursoj, antaŭ-, postkongresoj kaj la aliĝilo baldaŭ estos haveblaj ĉe esperanto-afriko.org kaj tra diversaj komunik-listoj de la Afrika Komisiono de UEA.
La Afrika Kongreso de Esperanto estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo en Afriko, kutime kun cento da aliĝantoj el dudeko da landoj tra la mondo. Ĝi disvolviĝas sub la aŭspicio de UEA kunlabore inter la kontinenta komisiono. Entute jam okazis 8 AKE: 2 en Benino, 2 en Tanzanio, po 1 en Ganao, Senegalo, Burundo kaj Togolando. La 9-a AKE estos la 2-a en Togolando post la 1-a en la jarŝanĝo 1990-1991.
Sincerajn gratulojn al la Togolanda movado pro la fakto ke, ties lando estis elektita kiel gastolando por la okazigo de la 9a Ak. Tio sufiĉe elmontras ke la movado Togolanda pli kaj pli iras sian vojon sekvante bonan direkton. Mi certas ke UEA pere de la Afrika Komisiono certigos la sukceson de tiu grandskala evento. Ni estos je la rendevuo kaj deziras ĉion bonan kaj sukcesoplenan al naŭa Afrika Kongreso.