5-a Malagasa Esperanto-Seminario 2026: Kultura kaj Kristana Renkontiĝoj

Post kvar tre sukcesaj seminarioj en 2024 kaj 2025, ni denove invitas al Esperanto-Seminario en Antananarivo, la ĉefurbo de Malagasio. La aranĝo disvolviĝos el du partoj: Kultura Seminario (27-a ĝis 29-a de marto) kaj Kristana Seminario (3-a ĝis 5-a de aprilo), kun ebleco loĝi kaj ekskursi kune inter la du seminarioj.

Ni kunvenos denove en mirinde bela ĉirkaŭaĵo ĉe la norda bordo de la Lago Ivato apud la flughaveno de Antananarivo. Nia seminariejo nomiĝas Résidence Eden Amparafaratany. Temas pri malmultekosta ejo en parko, kie ni havos eĉ propran naĝejon. Malavantaĝo de la ejo estas, ke ĝi disponas nur pri 4 ĉambroj por tranokti – du dormsalonoj por po 20 homoj kaj du malpli grandaj dormĉambroj por po 4 homoj. Atentu ankaŭ pri tio, ke en la duŝejoj estos nur malvarma akvo, kio espereble ne ĝenos vin dum la relative varma vetero.

Eksterlandanoj povos tranokti antaŭ kaj post la seminario kune en la Hotelo San Cristobal, kiu havas naĝejon en belega eta parko kaj ofertas senpagan transporton de la flughaveno. Ni pensas ankaŭ pri la ebleco loĝi kaj ekskursi kune en la tempo inter la du seminarioj.

Jen kelkaj programeroj: Ludoj; Dancoj; Naĝado; Prelegoj kaj diskutoj pri malagasa kulturo; Prezento de originalaj rakontoj verkitaj de malagasaj gejunuloj; Eta kurso pri la germana lingvo; Komuna kantado (ĉiutage post la vespermanĝo).

Interesiĝantoj el Malagasio povas informiĝi kaj aliĝi ĉe Ranja Zafinifotsy (retadreso en la kesto “INFORMOJ”).

Alilandaj interesiĝantoj turnu sin al Ulrich Matthias (Ulrich.Matthias(ĉe)t-online.de). Ni petas de ili por ĉiu el la du partoj solidaran kotizon de po 100 € (en 4-lita ĉambro) aŭ 75 € (en 20-lita ĉambro); rabatoj eblas. La aliĝo validas post nia konfirmo kaj antaŭpago de 50 €. La reston vi povos pagi surloke en eŭroj aŭ ariary. La kotizo inkluzivas plenan pensionon, la programon kaj uzon de la naĝbaseno.

Flugbiletoj de multaj eŭropaj kaj ankaŭ de multaj afrikaj urboj al Antananarivo kostas ĉirkaŭ Pasko ĉ. 1.000 € (ekzemple ĉe Ethiopian, tra Adis-Abebo). Homoj el preskaŭ ĉiu lando povas tre facile ricevi vizon en la flughaveno. Por restado ĝis 15 tagoj sufiĉas plenigi en la franca aŭ angla etan formularon disdonatan jam en la aviadilo, montri la pasporton kaj pagi administran kotizon de 10 EUR. Teorie necesas ankaŭ havi revenan flugbileton. Laŭ angla Vikipedio eĉ homoj el ĉiuj landoj krom Burundo povas ricevi vizon en la flughaveno: https://en.wikipedia.org/wiki/Visa_policy_of_Madagascar

Vakcinadoj kutime ne necesas, krom se antaŭe vi restis pli ol 12 horojn en lando, kie regas flava febro.

Fonto: https://eventaservo.org/

Laisser un commentaire