
Kun profunda malĝojo ni informas la esperantistaron kaj aparte la afrikan pri la forpaso de nia kara samideano Hubert Ntawu, okazinta la 2-an de aprilo 2026.
S-ro Ntawu naskiĝis la 3-an de majo 1960 kaj ekde 1989 ĝis 2025 li estis fidela kaj konstanta membro de Universala Esperanto-Asocio. Dum pli ol tri jardekoj li dediĉis sin al la instruado kaj al la disvastigo de Esperanto, aparte en la regiono Nord-Kivuo, kie li laŭsiaj ebloj kontribuis diversmaniere al la fortigo de la movado.
La entombigo okazis lunde la 6-an de aprilo en Burayi, Rutŝuru, lia hejmloko. Tie familio, amikoj kaj samideanoj venis omaĝi al lia memoro.
Ni memoras lin kiel sindonan instruiston, aktivan esperantiston kaj varmkoran homon, kies laboro kaj ĉeesto lasis daŭrigeblan spuron en la komunumo. Lia vivo inspiras nin daŭrigi la vojon de kunlaboro kaj esperantista idealismo, kiun li tiel sincere servis.
esperanto-afriko.org esprimas sinceran kondolencon al la familio kaj al ĉiuj proksimuloj.