
De la 17-a ĝis la 19-a de junio 2026, la konferenca centro de KKKT Nyakato Nation en Mwanza gastigis la 1-an Tanzanian Esperanto-Kongreson, sub la temo “Lingvo kaj kulturo: ponto de unueco kaj paco”. La evento kunvenigis entute 49 partoprenantojn el Belgio, Svislando, DR Kongo kaj Tanzanio. El la kongreslando venis 38 partoprenantoj, inter kiuj kvar infanoj akompanis siajn gepatrojn. Tio donis al la kongreso internacian kaj amikan etoson.
La solena malfermo, gvidata de la prezidanto de la Tanzania Esperanto-Asocio, substrekis la gravecon de la renkontiĝo por daŭrigi la pozitivan evoluon de la movado post la historia Universala Kongreso en Aruŝo en 2024. Dum tri tagoj okazis riĉa programo: prelegoj, diskutoj, lingvaj laborgrupoj, kulturaj prezentoj kaj raportoj pri la agado de Esperanto en diversaj regionoj de la lando. Oni interŝanĝis spertojn pri instruado, klub-organizado, varbado de novaj membroj kaj la uzo de modernaj teknologiaj iloj por disvastigi la lingvon.
Specialan atenton ricevis la debatoj pri la estonteco de la movado en Tanzanio. Partoprenantoj emfazis la bezonon plifortigi instruadon en lernejoj kaj universitatoj, instigi junulojn al aktiva partopreno, fondi novajn klubojn en regionoj kie ankoraŭ mankas organizita agado, kaj utiligi la interreton kaj artefaritan intelekton por lernado kaj internacia kunlaboro.
La kongreso finiĝis en etoso de ĝojo kaj espero. La ĉeestantoj esprimis firman deziron plu labori por fortigi la movadon en Tanzanio kaj Afriko, kun pli proksima kunlaboro inter lokaj kluboj kaj internaciaj partneroj. La Kongreso en Mwanza montriĝis grava mejloŝtono en la historio de la Tanzania Esperanto-Asocio, atestante la kreskon kaj la bonajn perspektivojn de la movado.
La venontjara kongreso okazos denove en Mwanza, de la 23-a ĝis la 27-a de junio 2027.
(John Magessa)