Afrika Komisiono

LA KONSISTO DE LA NOVA AFRIKA KOMISIONO DE UEA (2022-2025)

Dum sia kunsido de la 15-a de oktobro 2022, la Estraro de UEA unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2022-2025.

La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie SABIYUMVA, post konsultiĝo kun TEJO, ILEI kaj plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj estas novaj en la komisiono sed ĉirkaŭ ili estas multaj spertaj esperantistoj. La unua prioritato de la novelektita komisiono estos subteni la okazigon de la unua afrika UK laŭeble en 2024. Ĝi havas ankaŭ prioritaton plifortigi la movadon en Afriko, inter alie per revivigo de la dormantaj Landaj Asocioj. En la nuna rapide moviĝanta mondo, la komisiono havos taskon adaptigi la movadon al la nunaj ŝanĝoj.

La komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto. Ĝi ankaŭ strebos starigi retradion kaj plifortigi retan instruadon de Esperanto.

La komisionanoj kunsidis kaj elektis inter si kunordiganton, vickunordiganton, sekretarion kaj vicsekretarion.

UEA kore dankas al la ĝisnunaj komisionanoj (2019-2022) pro la laboro por Esperanto en Afriko, kaj deziras sukceson kaj harmonian kunlaboron al la novnomumitaj komisionanoj, kies nomoj estas:

  1. S-ro Patrick MANIRAKIZA: kunordiganto (Burundo)
  2. S-ino Ranja Robertine Jeanne d’Arc ZAFINIFOTSY : vic-kunordiganto (Madagaskaro)
  3. S-ro Koffitche KOUFIONOU: sekretario (Togolando)
  4. Espoir NGOMA KASATI: vic-Sekretario (DR Kongo)
  5. S-ino Miora RAVELOHARISON: komisionanino (Madagaskaro)
  6. S-ro John E. MAGESSA : komisionano (Tanzanio)

Afrika Komisiono 2019 - 2022

D-ro Elisee BYELONGO ISHELOKE

Kunordiganto: Sudafriko, Rilatoj kun afrikaj landaj asocioj.

Naskiĝis 1977/05/07 en DR Kongo. Tie li vivis antaŭ ol migri al eksterlando, precipe Burundo, Tanzanio kaj Sud-Afriko. Elisée travivis la kongolandan militon, kiu startis en lia naskiĝurbo en Uvira (Sud-Kivuo) en 1996 kaj la batalon en Burundo en 1993. Pri tio li rakontas en sia libro “Eĥoj el Bembujo: tradicio, rilatoj kun Banjamulengo, la genezo de la milito en DR Kongo kaj la diasporo rilate al Esperanto”, havebla ĉe UEA. Lia dua libro: “Historio de la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj, omaĝe al Axel von Blottnitz”. Li esperantiĝis en 1993 lerninte per korespondado la lingvon Esperanto

Joel N. MUHIRE

DR Kongo, Junulara Agado, Protokolado.

Muhire Ndaziboneye Joel, aŭ Joel Muhire (1989), loĝas en Rutshuru, en la provinco Norda Kivuo en Demokrata Respubliko Kongo. Li konatiĝis kun Esperanto en 2008 kaj ekde 2010 li aktivas en diversaj kampoj kiel propagandisto de Esperanto; instruisto en la orfejo Njiwa kaj tra lokaj radioj. Krome, li kantas en Esperanto (www.senopone.wordpress.com) kaj havas klubon Rondo Esperantista de Kiwanja kun dudeko da lernantoj. Li kandidatiĝis por esti membro de la Afrika Komisiono de UEA por kontribui al la konstruo de la Afrika Movado.

Niyukuri Gilbert

Vickunordiganto: Burundo Turismo, Sporto.

Niyukuri Gilbert naskiĝis en la jaro 1991, la 20-an de decembro en Burundo, kaj nun li estas tre aktiva en la Esperanto-movado en Burundo: la Prezidanto de JEBUO (TEJO-sekcio), komitatano A de TEJO por Bu¬rundo kaj volontulis por TEJO en Afriko (2017–2018) kaj aktive partoprenas la projekton «Miriado-projekto». Li ankaŭ dum pluraj jaroj laboris kiel ĵurnalisto Esperanta ĉe « Gift radio ». Li estas unu el la kandidatoj de la AEJK-projekto (Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo).

Adjévi ADJE

Togolando, Afrikaj bulteno, Kulturoj, kongresoj kaj retpaĝo.

Naskiĝis la 7-an de oktobro 1978, havas scipovon de Esperanto je almenaŭ C1-nivelo, laŭ KER-ekzameno. Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro kaj diplomito de ILEI pri instruado, li daŭre aktivas en edukaj medioj per instruado de la lingvo al komencantoj kaj progresantoj. Multjara membro kaj lastatempe pre¬zidanto de UTE (togolanda asocio). Verkisto, aŭtoro de du libroj: ’’El Togolanda saĝosako’’ kaj ’’Afrikaj proverboj’’, (kun)fondinto kaj redaktisto de Esperanto-gazetoj kaj unu el la plej aktivaj organizantoj de la Esperanto-aranĝoj en Afriko.

Miora RAVELOHARISON

Madagaskaro, Virina Agado.

La pastorino Miora Rasoharinaivo Raveloharison naskiĝis en 1989 en Antananarivo, esperantistiĝis en 1997 aŭtodidakte. Ŝi profesie estas direktorino de knabina edukejo kaj sekretariino de administra konsilio de Malagasa Biblia Asocio, estrarano de la landa asocio kaj prezidantino de Malagasaj Protestantaj esperantistoj, kaj prezidantino de Moramanga Esperanto-klubo. Vicprezidantino de la Esperantista virina asocio en Afriko, kunorganizantino de la 1-a Afrika Virina Kongreso, kiu okazis septembre de 2017.

Opa Moses GBETOGO

Niĝerio Rilatoj kun publikaj instancoj

Moses Gbetogo Opa naskiĝis en 1976 en Badagry, Lagos, Niĝerio. Esperantistiĝis en 1996. Li okupiĝas pri agrikulturo kaj estas helpanto en la ŝtata Asembleo. Li fondis la lokan klubon, nome “Badagry Esperanto-Asocio”, kaj instruas Esperanton al la interesiĝantoj. Li estas vojaĝema kaj kunlaborema.

CedricK IRAKOZE

Kenjo, Informado, reklamado en sociaj retejoj.

Cedrick Irakoze naskiĝis en la jaro 1991, la 26-an de novembro, en Bu rundo. Esperantistiĝis en 2010, profesie li estas elementa instruisto. Li fondis Esperanto-klubon en Nairobi eistleigh. Li estas Esperanta muzikisto, li partoprenis en multaj naciaj (kiam li ankoraŭ vivis en Burundo) kaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj. Li nun volontulas en Kenjo kiel Esperanta instruisto en rifuĝejo.

Viktor NTOTO

Kameruno, Instruado, revigligo de lokaj E-kluboj

Li eklernis Esperanton en 1993. Somere de 1996 li partoprenis la UK en Prago. Krome li jam rolis kiel komisionano, kiam s-ro Hans Bakker respondecis pri Afrika agado. Profesie li estas instruisto pri scienco. En 1996 revene de Prago, li reorganizis la kamerunan movadon. Li sukcesis persvadi siajn samlandanojn kuniĝi por konstrui AEK (Asocion pri Esperanto en Kameruno). Tiam li rolis kiel sekretario kaj respondeculo pri instruado kaj varbado. La movado ekfloris. Kaj post kvin jaroj alvenis nova estraro en kies sino li elektiĝis kiel Prezidanto.

Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: d-ro Elisée Byelongo

Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisee Byelongo por kunordigi ĝin.
D-ro BYELONGO Elisee ISHELOKE naskiĝis en Demokratia Respubliko Kongo (li estas konata en Esperantujo sub la nomo-formo Elisee Byelongo I.S). Tie li vivis kelkajn jarojn antaŭ ol migri al eksterlando, precipe Burundo, Tanzanio kaj Sud-Afriko (Durbano kaj Kab-urbo). Elisée travivis la kongolandan militon, kiu startis en lia naskiĝurbo en Uvira (Sud-Kivuo) la 24-an de oktobro 1996 kaj la batalon en Burundo en 1993. Pri tio li rakontas en sia libro “Eĥoj el Bembujo: tradicio, rilatoj kun Banjamulengo, la genezo de la milito en DRKongo kaj la diasporo rilate al Esperanto”, havebla ĉe UEA. Elisée ankaŭ verkis en sia fako librojn kaj artikolojn, kaj originale en Esperanto alian libron: “Historio de la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj, omaĝe al Axel von Blottnitz”.
Li esperantiĝis en 1993 lerninte de Mateso Bilimba unue kaj poste per korespondado (kurso Ferez) kun Hans Bakker ĝis diplomiĝo pri Esperanto. Li kreis la “Klubon de la Paco kaj Frateco” (KLUPAF) por instrui al centoj da rifuĝintoj Esperanton en Nyarugusu-Tendaro inter 1996 kaj 1998 en Tanzanio. Li, aldone, entreprenis instali klubon de Esperanto en Najrobio, Kenjo. Li havas multajn jarojn de sperto kiel instruisto, pastoro, verkanto kaj fakulo.

En 2018, li doktoriĝis pri manaĝerado kun specialiĝo en administrado kaj nun laboras kiel esploristo ĉe la Universitato de Kab-urbo. Antaŭ lia doktoriĝo, li ricevis magistran gradon en administrado kaj licencion en komerca manaĝerado. Multajn aliajn trejnadojn li faris ĉefe en Sud-Afriko, kie li vivas ekde 1998. Li edziĝis al Elizabeth kun kiu li havas 4 infanojn. Nun, li estas la vic-prezidanto de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko (EASA), ano de la laborgrupo “Esperanto en la Universitatoj”, kunordiganto de la agado “Esperanto en BRICS-landaro” kaj ekde, februaro 2021, de la Afrika Komisiono de UEA https://www.esperanto-afriko.org/afrikakomisiono.htm.

La nova kunordiganto havas ĉefajn taskojn serĉi rimedojn por bone funkciigi la komisionon, reaktivigi la komisionon, esti en rilatoj kun landaj asocioj kaj individuoj kaj cetere krei Esperanto-klubojn en landoj kie ankoraŭ ne troviĝas esperantistoj.

Nun, la Afrika komisiono de UEA konsistas el:
1. D-ro BYELONGO Elisee ISHELOKE, Sud-Afriko: Kunordiganto
2. Gilbert NIYUKURI, Burundo: Vickunordiganto, Turismo, Sporto.
3. Joel N. MUHIRE, DR Kongo: Sekretario, Junulara Agado, Protokolado.
4. Cedrick IRAKOZE, Kenjo: Informado, reklamado en sociaj retejoj.
5. Adjévi ADJE, Togolando: Afrika bulteno, Kulturo, AKE.
6. Opa Moses GBETOGO, Niĝerio: Rilatoj kun publikaj instancoj.
7. Miora RAVELOHARISON, Madagaskaro: Virina Agado.
8. Viktor NTOTO, Kameruno: Instruado, revigligo de lokaj E-kluboj

Laborplano de la Afrika Komisiono de UEA 2019 - 2022

– Instigo al organizado kaj raportado pri ĉeestaj kaj perkorespondaj Esperanto-kursoj

– Helpo al la fortigado de lokaj kluboj, instigo al la maturaj landoj (kie ankoraŭ ne estas LA) efektivigi aliĝon al UEA.

– Revenigo de la Kotdivuara Esperanto-Asocio kiel Landa Asocio de UEA.

– Malferma alvoko al landaj asocioj kaj grupoj por organizo de la 8-a AKE.

– Instigo al afrikaj e-istoj por aliĝo kaj membriĝo en UEA.

– Prelegoj, partopreno en konferencoj kaj kongresoj de landaj asocioj de UEA en la kontinento.

– Havigo al petantoj de lerno- kaj instrumaterialoj.

– Produktado de afrikaj filmoj, muzikoj kaj informiloj en afrikaj kaj Esperanta lingvoj.

– Sendo de instruistoj al diversaj afrikaj landoj por lertigi esperantistojn dezirantajn iĝi instruistoj.

– Pretigo, disdono de diversaj varbiloj kaj informiloj.

– Reklamo de Esperanto en lernejoj kaj sociaj retejoj.

– Instigo al kreo de TEJO-, ILEI-sekcioj kaj virinaj grupoj.

– Kuraĝigo kaj subteno al virinaj kunvenoj.

– Organizo de trejnseminarioj intence al gejunuloj.

– Instigo al afrikanoj partopreni retkursojn kaj ekzamenojn de ILEI.

– Prezento de Esperanto dum sociaj forumoj en Afriko.

– Interesado de turismaj agentejoj kaj oficistoj pri Esperanto.

– Okazigo de diversnivelaj ĉeestaj Esperanto-kursoj.

– Alvoko al afrikaj landoj kandidatiĝi por organizi UK en Afriko.

AFRIKA KOMISIONO DE UEA: ALVOKO POR KANDIDATOJ

La estraro de UEA alvokas ĉiujn afrikajn aktivulojn kandidatiĝi por la oficperiodo 2019-2022 de la Afrika Komisiono de UEA kaj konsilantaro.

La Afrika Komisiono de UEA estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA en Afriko, kaj ĝi rolas kiel konsilanta grupo kaj ponto al la estraro de UEA por afrikaj Esperanto-asocioj, kluboj kaj unuopuloj, kaj inverse. Ĝi proponas agadplanon plenan je strategioj por disvastigi kaj plifortigi la movadon en Afriko, aparte en afrikaj landoj, kie ankoraŭ ne estas organizita Esperanto-movado.

Ĝi elektas inter si kunordiganton, vickunordiganton kaj sekretarion. Specifaj komisionanoj okupiĝas pri la taskoj: instruado, eksteraj rilatoj, rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj, landa, virina kaj junulara agado, informado kaj turismo en Afriko.

Kandidatoj al la Afrika Komisiono devas regule uzi interreton, esti en konstanta kontakto pri siaj agadoj kun la estrarano de UEA respondeca pri Afriko (Jeremie Sabiyumva) kaj esti pretaj kunlabori kun ĉiuj aliaj membroj pere de la oficialaj kanaloj de la komisiono, kontribui al la revuo Esperanto kaj al la bulteno Esperanto en Afriko.

La laboro de la komisiono estas volontula (do sen salajroj aŭ antaŭkompensoj). La kandidatoj devas disponi la bezonatan tempon kaj rimedojn por plenumi la taskojn. En esceptaj kazoj UEA konsideros disponigon de rimedoj al komisionanoj por interreta aliro.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al Jeremie Sabiyumva <jerrybs21@gmail.com> ĝis la 6-a de septembro 2019 kun vivresumo, motiviga letero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la komisiono. Se vi volas rekomendi taŭgajn kandidatojn, interkonsentu pri ilia kandidatiĝo aŭ sendu mesaĝon rekomendante kontakton kun la koncerna aktivulo.

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 821

2019-08-28

Afrika Komisiono fakte estas la natura konsilanto kaj ponto por la afrikaj Esperanto-asocioj, kluboj, unuopuloj al la Estraro de UEA, kaj inverse. Ĝi estas instanco de UEA kaj krome havas la taskon disvastigi Esperanton en la afrikaj landoj, kie mankas organizita movado aŭ kie ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe forta.

Por la afrikaj aktivuloj, afrikemaj esperantistoj kaj ceteraj E-agantoj la komisiono eldonas, sub redaktoreco de volontulo, ĉiutrimonate la bultenon “Esperanto en Afriko”. Danke al la ĉiujara rento de la Afrika Kapitalo, la komisiono ankaŭ zorgas pri Esperanto-instruado kaj subtenas finance la asociojn kaj lokajn klubojn en Afriko.

Ĉiun trian jaron, la instanco renoviĝas kaj elektas kunordigan teamon, kutime du-membran. La nunaj membroj konsistas el reprezentantoj de tri aliĝintaj asocioj en Afriko, tri de la diskutgrupo Afrikanoj Sub Unu Tegmento (ASUT), du homoj el la ĵus antaŭaj komisionanoj kaj du aktivulinoj. Ĉiuj helpas al la kunordiganto kaj la vickunordiganto de la Afrika Komisiono teni superrigardon de la afrika movado per regulaj kontaktoj kun lokaj fortoj kaj per interŝanĝoj, diskutoj de ideoj kaj necesaj decidoj.

Helpas al la komisionanoj konsila organo, kiu konsistas el reprezentantoj de unuopaj afrikaj landaj asocioj kaj movadoj. La organo disponas tiucelan komunik-liston en kiu ĉiuj en la limo de siaj ebloj volontule intervenas en la diskutoj. Per la konkludoj de la diskutitaj temoj, la komisiono faras proponon aŭ konsilas al la Estraro de UEA pri la movado en Afriko.

Komisionanoj 2016 - 2019 2013 - 2016

Kunordiganto: Emile Malanda, Sud-Afriko

Vickunordiganto: François Hounsounou, Benino

Adjévi Adjé, Togolando

Alexandrine Omba Tshamena, DR Kongo

Alfred Arthur, Ganao

Arlain Kizeyidioko, DR Kongo

Adeline Tony Umutoni, Ruando

Assane Faye, Senegalo

Doumegnon Koffi, Togolando

Hassano Ntahonsigaye, Burundo.

Regularo pri la funkciado de la Afrika Komisiono

Enkonduko

Afrika Komisiono estas organo tute ligita al UEA. Ĝia tasko estas disvastigi kaj enradikigi Esperanton en Afriko pere de ĉiuspecaj disponeblaj rimedoj. Kiel ligita instanco, ĝi kaj ĝiaj membroj devas respekti la regularon de UEA. Tio signifas, ke la membroj ne devas agadi kontraŭ decido de UEA, al kio ili tute libere aliĝas.

Por ke AK tute glate funkciu, necesas atentigi al la membroj pri tute bazaj reguloj:

Rolo kaj funkciado

1- Ĉefa rolo de AK estas konsiladi la Estraron de UEA pri evoluo de la agado en Afriko. Pro tio, ĝi ne forprenas la taskojn de la CO, sed nur povas helpi.

2- Estas nek salajro, nek avantaĝo por la membroj de la Afrika Komisiono

3- Ĉiu membro povus eventuale ricevi kontribuon pro agado kadre de sia rolo kaj funkcio ene de AK laŭbezone kaj precipe laŭ disponebla rimedo

4- Tasko estas plenumata surbaze de volontulado kaj en tute amika etoso

5- Ĉiu membro devas vivisigni aŭ raporti almenaŭ unufoje ĉiun monaton

Interna komunikado

1- Komunikado per la dissendo-listo de AK estas la sola kaj unika vojo por diskuti pri ĉiuj aferoj, kiuj kondukas al iu ajn decido por AK

2- La dissendo-listo ne estas la vojo por privata komunikado inter la membroj

3- La dissendo-listo ne estas vojo por klaĉumi, malfamigi, fiparoli aŭ disvastigi privatajn informojn, ĉu falsajn, ĉu verajn, pri iu ajn membro de AK

4- Dissendo de raporto pri decido fare de AK-anoj estas nur sub la respondeco de la kunordiganto. Tio signifas ke neniu alia membro rajtas disvastigi informojn pri iu ajn decido de AK sen la permeso de la kunordiganto.

5- La kunordiganto ne decidas pri io ajn sen la konsento de la plimulto (50% + 1)

6- Decido, kiu postulas financan rimedon povus esti aprobita aŭ malaprobita de la gvidinstanco de UEA.

Kondiĉoj pri eksiĝo

1- Membro, kiu intence ne respektas unu el la menciitaj reguloj, estas eksigita de AK

2- Membro, kiu paralele al UEA agadas kunlabore kun organizoj, kiuj tute intence agadas kontraŭ UEA estas eksigita.

3- Membro kiu ne sin anoncas post unu monato kaj sen neniu valida kialo estas eksigita kaj povas esti anstataŭita laŭ bontrovo de gvidinstanco de UEA.