KONKURSOJ

Konkurso 1 – Pli efike funkcianta loka klubo aŭ asocio 

Estas klare, ke interesigi homojn lerni Esperanton ne estas malfacila tasko en Afriko. La malfacila tasko estas kiel interesigi novbakitajn esperantistojn agadi, movadumi por kaj per Esperanto. Post interkonsiliĝo kaj cerbumado kunlabore inter Afrika Komisiono de UEA kaj AO iniciatiĝis lanĉo de konkurso, kies celo estas premii klubon aŭ asocion kiu, ne nur proponas pli taŭgajn strategiojn por pli efike funkcianta loka movado, sed disponigas ankaŭ detalojn pri kiel realisme realigi la strategiojn. La plej konvinkoplenaj strategioj ricevas premion de 200 eŭroj.  Tiu sumo ne estas subvencio, sed kontribuaĵo al vigligado de la loka movado.

Kondiĉoj

1- Al la konkurso nur partoprenas kluboj aŭ landaj asocioj (LA), ne individuo. En lando kie estas LA, estus pli bone ke nur ties LA partoprenu al la konkurso, sed escepto povus okazi. La elekto-komisiono prijuĝos tion.

2- Respondoj al la konkurso pere de plenigado de formularo atingu AO-n antaŭ la 30-a de aŭgusto 2015. La premio por la gajnonto disponiĝos en januaro 2016.  

3- Jen ligo al la formularo komplete plenigota. Bonvolu alklaki FORMULARON

Priteknika grava Konsilo:

Bonvolu unue elpresi la DEMANDOJN kaj pristudi ilin profunde antaŭ ol plenigi la formularon perrete.