Bona novaĵo por afrikanoj, kiuj deziras vojaĝi al Togolando

Ekde la 18‑a de majo 2026, la registaro de Togolando oficiale nuligis la vizpostulon por ĉiuj afrikaj ŝtatanoj, kiuj deziras eniri la landon por restado de ĝis 30 tagoj. La decido ekvalidis tuj kaj jam efektiviĝas ĉe la landlimoj.

Per ĉi tiu elpaŝo, Togolando deziras plifortigi la liberan movadon de homoj kaj varoj tra la kontinento, akceli la komercajn interŝanĝojn kaj samtempe firmigi sian pozicion kiel regiona allogcentro.

Sed la signifo iras pli profunden. La aranĝo rekte resonas kun la ĉeftemo de la 9‑a Afrika Kongreso de Esperanto, okazonta en Kpalime de la 26‑a ĝis la 31‑a de decembro 2026: “Esperanto, lingva ponto por senlima Afriko.”

La nuligo de vizoj por afrikanoj estas praktika elpaŝo al tiu vizio pri senlima Afriko, kie homoj povas vojaĝi, renkontiĝi kaj kunlabori sen baroj. Tio kreas la idealan fonon por la kongreso, kiu celas montri kiel la internacia lingvo Esperanto povas esti ilo por interkomunikado, kunlaboro kaj kultura interŝanĝo.

Tiel, la politika decido de Togolando kaj la kultura iniciato de la esperantista komunumo kuniĝas en unu sama direkto: malfermi vojojn, konstrui pontojn kaj inspiri novan epokon de afrika integriĝo.

Estas grave precizigi, ke la enirvizo al Togolando estas senpaga por ĉiuj afrikaj ŝtatanoj tamen, la vojaĝonto devas almenaŭ 24 horojn antaŭ la flugo registri sin ĉe https://voyage.gouv.tg/auth/register. Nur post tiu fazo, ĉe la alveno oni ricevos formularon, kiu ebligos sen kroma formalaĵo eniri facile la landon.

Fonto: Registaro de Togolando

Redaktis: Adjévi Adjé

One Comment to “Bona novaĵo por afrikanoj, kiuj deziras vojaĝi al Togolando”

  1. Arlain Kizeyidioko Mayinda

    Tre bona novaĵo, antaŭe por eniri Togolandon oni bezonis elektronikan vizon.
    La nuligo de la vizpostulo fare de la Togolanda registaro faciligos la aferon.

    Répondre

Laisser un commentaire