
La Afrika Komisiono de UEA lanĉas freŝan alvokon al esperantistoj kaj organizaĵoj en Afriko por partopreni en la konkurso de la programo “Ni semas”, kiu celas subteni konkretajn projektojn por disvastigi kaj fortigi Esperanton sur la kontinento.
La programo, iniciatita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2015 kaj ekde 2022 kunordigata de la Afrika Komisiono, jam fariĝis grava ilo por instigi lokajn iniciatojn. Nun denove malfermiĝas la okazo al novaj ideoj.
La subvencioj celas larĝan gamon da agadoj, interalie: a.) Esperantokursojpor komencantoj kaj progresantoj, b.) Trejnseminarioj por instruistoj, c.) Ekzamen-preparoj kaj okazigo de ekzamenoj, ĉ.) Eldonado de lernolibroj kaj instrumaterialo adaptitaj al afrikaj bezonoj (inkluzive afriklingvajn enhavojn), d.) Kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj pere de Esperanto, e.) Sendado de skrib- kaj lernmaterialoj al lernejanoj kaj f.) Informaj kampanjoj en universitatoj kaj altlernejoj.
Ĉiu propono konsistu el mallonga priskribo de la projekto (maksimume unu paĝo) kaj financa plano (aparta paĝo), klare montrante la bezonatan sumon kaj la parton, kiun la organizanto(j) mem provizas. La oficiala petilo estas elŝutebla en PDF-formato aŭ rekte plenigebla komputile per la jena ligilo https://www.esperantoafriko.org/download/petilo-de-laprogramo-ni-semas. Projektproponoj sendiĝu al nisemas@co.uea.org ĝis la 31-a de marto 2026.
La maksimuma subvencio por unu projekto estas 100 eŭroj. La aljuĝo dependos de la realismo de la plano kaj la pravigo de la petata sumo. Oni rajtas kandidatiĝi kun pluraj projektoj en la sama jaro. Kvankam propra financa kontribuo aŭ aliaj fontoj ne estas nepraj, ili estos konsiderataj kiel pozitiva faktoro.
Per ĉi tiu konkurso, la Afrika Komisiono de UEA volas montri, ke Esperanto en Afriko ne nur vivas, sed kreskas. La programo “Ni semas” celas doni semojn de espero kaj konkretajn rimedojn, por ke lokaj projektoj ekfloru.
Afrika Komisiono de UEA
saluton karaj amikoj, Mi estas prezidanto de MUHOLEZAS ESPERANTO KLUBO KOLWEZI mallonge (MEKK)
Saluton, karaj!
Mi nomiĝas Muholeza Mbomba, mi venas el Kolwezi, en la Demokratia Respubliko Kongo,
Hodiaŭ mi ŝatus prezenti al vi nian klubon,
kiu nomiĝas Muholezas Esperanto Klubo Kolwezi, mallonge MEKK.
La klubo troviĝas en la urbo Kolwezi,
kaj ĝia ĉefa celo estas disvastigi la lingvon Esperanto,
eduki junulojn kaj plenkreskulojn,
kaj krei veran esperantistan komunumon en nia regiono.
Nuntempe nia klubo organizas:
regulajn kursojn de Esperanto,
lernajn kunvenojn,
kaj praktikajn ekzercojn por komencantoj.
Aktuale ni havas ĉirkaŭ 10 aktivajn lernantojn,
kiuj estas tre motivitaj lerni kaj uzi Esperanton.
Tamen, nia klubo alfrontas kelkajn malfacilaĵojn,
precipe la mankon de:
lernaj materialoj,
financaj rimedoj,
kaj kontaktoj kun aliaj esperantistaj kluboj.
Pro tio, ni estas malfermitaj al:
konsiloj,
kunlaboroj,
sperto-interŝanĝoj,
kaj ĉia subteno, kiu povus helpi nin evoluigi la klubon.
Mi dankas vin sincere pro via atento,
kaj mi tre ĝojus respondi viajn demandojn aŭ interŝanĝi ideojn kun vi.
Multan dankon!
Saluton al ĉiuj!
🏄♀️Ni havas novan projekton por dividi kun vi. Por ke virinoj lernu Esperanton rapide kaj aktive partoprenu en ĝia disvastigo, ni decidis uzi la potencon de teatro. Ni kredas, ke ludi rolojn estas la plej bona maniero fariĝi flua parolanto kaj akiri memfidon.
Ni jam komencis nian vojaĝon! La provludoj bone progresas kaj la entuziasmo estas granda.
Nia venonta teatraĵo nomiĝas:
☕ “La Kafejo de la Espero” 🌴🌳🌱☂️☔ ni bezonas financan helpon por la sukceso de tiu projekto