Ranja Zafinifotsy: la Esperantisto de la Jaro 2025

27 fojojn ekde 1998 ĝis 2024 internacia juĝkomisiono ĉiujare atribuis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro”, sed la 27-a atribuo estis la lasta. Tamen la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” la 25-an de januaro anoncis “popolan voĉdonadon” por “La Esperantisto de la Jaro 2025” kaj funkciigis voĉdonilon kun 12 kandidatoj (fakte 13, ĉar en la listo estas du fratoj-kunaŭtoroj).

La voĉdonado finiĝis la lastan minuton de la 31-a de januaro.

Dum ĉi tiu semajno voĉdonis entute 400 personoj, kiuj donis 611 voĉojn al unu, du aŭ tri kandidatoj. La rezulto de la voĉdonado:

114 Ranja Zafinifotsy

111 Rafael Henrique Zerbetto

94 Fernando Maia Jr.

59 Aleksander Korĵenkov

46 Floréal Martorell

36 Anatolij Ionesov kaj Vladimir Ionesov

36 Povilas Jegorovas

32 Irina Gonĉarova

24 Pawel Fisher-Kotowski

22 Dennis Keefe

19 Wolfgang Kirschstein

18 Sten Johansson

Ranja Robertine Jeanne d’Arc Lydie Zafinifotsy Ep Randrianandrasana estas 29-jara malagasa esperantistino kaj direktorino de lernejo en malriĉa kvartalo de Antananarivo. Ŝi preferas la Esperantan prononcon Ranja de sia persona nomo al la malagasa Ranĵ, dum ŝia familia nomo Zafinifotsy estas prononcata Zafinifúc.

Esperanton ŝi eklernis en 2018, kaj en 2021 ŝi iniciatis la refondon de Malagasa Esperanto Junulara Asocio kaj elektiĝis ties kasistino. Komence de 2022 ŝi debutis kiel Esperanta verkistino per la rakonto “La sorto de Aina”.

En 2022 la estraro de UEA elektis ŝin ano de la Afrika Komisiono de UEA. En decembro 2022 ŝi partoprenis kun sia eta filo en la 8a Afrika Kongreso de Esperanto en Senegalo. En 2023 ŝi gajnis en la konkurso “Partoprenu IJK-n” de TEJO. En la 108-a Universala Kongreso en Torino kaj la 79-a Internacia Junulara Kongreso en Lignano Sabbiadoro (ambaŭ en 2023) ŝi estis la sola partoprenanto el Malagasio. En Torino ŝi sukcese trapasis la KER-ekzamenon B2.

Ŝi instruas Esperanton en sia lernejo kaj inter siaj parencoj kaj konatoj. En la Instruista Seminario en Antananarivo en januaro 2024 kaj la samloka Kristana Esperanto-Seminario en marto 2024 pluraj dekoj el la partoprenantoj estis ŝiaj lernantoj. En la 109-a UK en Aruŝo (2024) ŝi estis ano de la Loka Kongresa Komitato kaj gvidantino de la infana kongreseto.

En februaro 2025 Ranja ĉeforganizis la sestagan Malagasan Esperanto-Seminarion en Antananarivo kun 42 partoprenantoj el Malagasio, Germanio kaj Litovio. Ŝi ĉeforganizis ankaŭ la 4-an Malagasan Esperanto-Seminarion en oktobro 2025 kun 49 partoprenantoj. En ambaŭ seminarioj pli ol duono da partoprenantoj estis ŝiaj (eks)lernantoj, kaj kelkaj el ili jam mem ekinstruis Esperanto.

En 2025 la eldonejo “Lemuro” (Germanio) en Wiesbaden eldonis kvin ŝiajn librojn en presita formo.

Ni dankas al ĉiuj voĉdonintoj kaj varme gratulas la Esperantiston de la Jaro 2025 Ranja Zafinifotsy! Ni deziras al ŝi pliajn sukcesojn en ŝia profesia kaj esperantista agadoj!

Fonto: https://mallonge.net/1zi

Laisser un commentaire