Unua Tanzania E-Safaro – malkovru la hejmon de la homaro!

Partoprenu de la 7-a ĝis la 21-a de junio 2026 la Unuan Tanzanian Esperanto-Safaron, unikan vojaĝon, kiu kondukos vin de Dar-es-Salaam tra la mirindaĵoj de Saadani nacia parko, la majestaj pejzaĝoj de Ngorongoro kaj Serengeto, ĝis la Esperanto-mezlernejo en Marambeko kaj fine al Mwanza, kie okazos la 1-a Landa Kongreso de Esperanto en Tanzanio, inter la 17-a kaj  la 19-a de junio 2026.

Ĉi tiu safaro estas ne nur vojaĝo tra la senkompara pejzaĝo, plantaro kaj bestaro de Tanzanio, sed ankaŭ renkontiĝo kun ĝia juna kaj vigla Esperanto-movado. Ĝi estas okazo, kiun oni devus travivi almenaŭ unufoje en la vivo! Vizitante Ngorongoron, vi staros sur la tero kie antaŭ du milionoj da jaroj vivis la unuaj homoj. Ĉar la homaro naskiĝis en Tanzanio, oni povas diri, ke ĉiuj homoj sur la Tero estas iel tanzanianoj. Do venu hejmen – al la fonto de la homaro!

La aranĝo taŭgas ankaŭ por tiuj, kiuj nur eklernas Esperanton. Dum la safaro okazos intensaj kursoj, tiel ke eĉ partnero aŭ amiko, kiu ankoraŭ ne scipovas la lingvon, post reveno fariĝos esperantisto. Detala programaro, aliĝo, kostoj, pagmanieroj, la limdato por la aliĝo kaj aliaj praktikaj informoj kuŝas sur tiu ĉi broŝuro.

Por pli informiĝi bonvolu konakti la organizanton per: a) adreso en Tanzanio: Boko Magengeni, Good Neighbourhoud Street, Mbweni, Kiondoni, Dar Es Salaam P.O.Box 60285 Kawe Dar Es Salaam; b) telefonoj: +41 79 610 25 72 (Svislanda mobil-numero) / +255 760 093 754 (Tanzania mobil-numero) kaj c) retpoŝto: didi@esperanto.ch.

Didi Weidmann

Laisser un commentaire