Kpalime gastigis sukcesan laborrenkontiĝon prepare al la 9-a Afrika Kongreso

La semajnofino de la 2-a kaj 3-a de majo 2026 restos memorata kiel ŝlosila elpaŝo en la pretiglaboroj de la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), okazonta ĉi-jare de la 26-a ĝis la 31-a de decembro. En Kpalime, la kongresurbo kaj kultura centro de Togolando, deko da membroj de la Kongresa Organiza Komitato (KOK) kunsidis por kapacit-konstrua laborrenkontiĝo kun la celo plifortigi sian koherecon kaj poluri strategiojn por la sukcesa aranĝo de la koncerna kongreso. 

Sabaton matene, ni forlasis Lomeon por veturi al la hotelo Cristal, loko elektita por la lertigado. Post alveno, loĝiĝo, vizito kaj ekkonatiĝo kun la posedantoj de la ejo, ni iris al la urbocentro kunmanĝi tipan tagmanĝon antaŭ ol reveni al la gastejo por komenci nian unuan 6-horan laborgrupon. Diskutoj fokusiĝis pri loĝistiko, mobilizado de volontuloj, varbado de kongresanoj kaj inter- kaj nacia komunikado kun klara divido de roloj kaj respondecoj inter ni. La tiutagaj aktivaĵoj finiĝis per ripozo apud la naĝejo, gaja vespermanĝo kaj vespero ekstere, simbolo de la festa etoso, kiu ĉiam akompanas Esperantajn kunvenojn.

Dimanĉe, post komuna matenmanĝo, la dua laborgrupo pliprofundiĝis en diskutojn pri kulturaj programoj kaj partnerecoj. La interŝanĝoj emfazis la gravecon de antaŭenigado de afrikaj tradicioj samtempe asertante la universalecon de Esperanto. Okazis taskodivido kun etapoj, tempolimoj en la plenumado por ĉiu, komuna decido pri ekskursoj dumkongresaj kaj realigo de filmetoj reklamcelaj, en kiuj ĉiuj rolludis. 

Ĉi tiu seminario estis efika kaj interaga kaj traktis ĉiujn esencajn aspektojn de eventorganizado. Tio montris la engaĝiĝon de Togolando igi la 9-an AKE grava evento, ne nur por la parolantoj de Esperanto tra la kontinento, sed ankaŭ por kulturaj kaj edukaj koncernatoj. Ni povas diri, ke la evento montros afrikan diversecon kaj servos kiel forumo por internacia dialogo.

Krom la laborsesioj, la amika etoso kaj komunaj spertoj plifortigis la koherecon de la grupo. Ni revenis al niaj respektivaj loĝlokoj kun renovigita energio kaj klara vizio: prepari en Kpalime memorindan kongreson, kiu markos turnopunkton en la historio de la Esperanto-movado en Afriko.

Indas memorigi, ke ĉi tiu kapabligo estis dekomence planita por okazi inter la 10-a kaj 12-a de aprilo 2026, sed pro praktikaj kaj loĝistikaj kialoj, ĝi fine okazis intense dum du tagoj, unu monaton poste. Ĉiuj moduloj okazis laŭ la komenca plano, kaj ni esprimas dankon al UEA pro la subteno kaj uzas ankaŭ la okazon alvoki bonkorajn esperantistojn kaj geamikojn de Afriko donaci al la konto Afriko ĉe UEA kun indiko « 9-a AKE » por subteni partoprenon de junaj afrikaj geaktivuloj al la Kongreso. 

Loĝ- kaj manĝkostoj dum la kongresa periodo en Kpalime por ĉiu junulo estas po ĉ. 190 € ĝis la fino de aŭgusto. Eblas mem rekte elekti la kandidato(j)n, al kiu(j) oni volus doni sian subtenon ĉe https://9-ake.esperanto-plus.org/aligintoj aŭ proponi ekster tiu nomlisto de aliĝintoj. Kaj por mem aliĝi al la kongreso oni plenigu la retaliĝilon https://mallonge.net/ake-9.

Adjévi Adjé

Laisser un commentaire