E-istoj en la Ĝenerala Kunveno de Unesko

La 43-a Ĝenerala Kunveno de Unesko okazis de la 30-a de oktobro ĝis la 13-a de novembro 2025 en Samarkando, Uzbekio, kunigante reprezentantojn de preskaŭ ĉiuj 194 membroŝtatoj. Dum du semajnoj, la mondaj delegitoj diskutis pri edukado, scienco kaj kulturo en regiono simbolanta la Silkvojon kaj interkulturan dialogon. La eventon partoprenis ankaŭ sep-persona delegacio de Universala Esperanto-Asocio, el kiu DR kongano Espoir Kasati. En longa teksto verkita por esperanto-afriko.org, Espoir Kasati rakontas pri la aktivaĵoj, kiujn faris la UEA-delegacio surloke en Samarkando.

Dum dek kvin tagoj en Samarkando, grava historia urbo de Uzbekio laŭ silka vojo, renkontiĝis pli ol 4500 personoj el kiuj diplomatoj de membro-ŝtatoj de Unesko kaj reprezentantoj de neregistaraj organizoj, kadre de la 43-a Ĝenerala Konferenco de Unesko. Universala Esperanto-Asocio estis reprezentita de internacia delegacio, kiun konsistigis Mireille Grosjean (Svislando), François Lojacomo (Francio), Ningna Wei (Ĉinio), Nathalie Kesler (Francio), Espoir Ngoma Kasati (DR. Kongo), Max Garcia (Hispanio), Shah-Ahmad Mutalov (Uzbekio).

Dum la konferenca periodo, nia laboro estis: disdoni informilojn per kiuj ni reklamas la 26-an de julio kiel Mondan Tagon de Esperanto; kontaktiĝi kun diplomatoj reprezentantaj membro-ŝtatojn de Unesko; kontaktiĝi kun reprezentantoj de aliaj NRO-j kun la celo informi ilin pri la graveco de Esperanto kaj sekve peti ties subtenon favore al Esperanto.

Indas mencii, ke dum tiu ĉi Konferenco la svahila sukcesis elektiĝi kiel oficiala laborlingvo de la ĝeneralaj asemebloj de Unesko. Ni lernis kiel la svahila sukcesis kaj kiamaniere elpaŝi ankaŭ por Esperanto. La sukceso de la svahila ja tre multe inspiris nin kaj ankaŭ prilumis la vojon de esperantistoj, kvankam la svahila havis fortan apogon de membro-ŝtatoj de orientafrikaj landoj, kie ĝi estas vaste parolata.

Dum la debato pri ĝenerala politiko Mireille Grosjean prelegis nome de la delegacio de UEA. En sia prelego, ŝi alvokis la membro-ŝtatojn konsideri la gravecon de Esperanto por internacia interkomunikado kaj interkulturaj interŝanĝoj inter la popoloj de la tuta mondo. Ŝi menciis du rezoluciojn per kiuj Unesko agnoskis la valoron de Esperanto en 1954 kaj 1985. Krome, Mireille aldonis frazojn dirante ke: same kiel la svahila lingvo transiras limojn de orienta Afriko, Esperanto transiras limojn tutmonde. Tiu ĉi frazo ĝustasence ne komparas la du lingvojn, sed montras skalon de kunligado laŭ ĉies uzado el interkomunikada kaj interkultura vidpunktoj. Per tiu prelego, ni Esperanto-parolantoj havis du rekomendojn por Unesko, nome rekoni la 26-an de julio kiel Mondan Tagon de Esperanto kaj enskribi Esperanton sur la liston de ne-materiaj heredaĵoj, krom ankaŭ mencio de du prioritatoj: Afriko kaj Virinoj.

Nia delegacio estis tre scivolem-veka pro ĝia konsisto. Pluraj diplomatoj ĉefe tiuj, kiuj ne sciis pri Esperanto volonte akceptis interŝanĝi kun ni kaj poste interrilati. Ni estis invitataj de lokaj uzbekaj aŭtoritatoj por komuna manĝo en restoracia kie troveblas la bongustega tradicia plado (Pluf). Same nin invitis profesorino pri la angla filologio en universitato pri alilandaj lingvoj. Tie Mireille Grosjean ankaŭ prelegis pri Esperanto antaŭ deko da eminentaj gestudentoj. Interese estis sperti kiel malsamkontinentanoj formis delegacion ĉiuj el malsamaj landoj kaj povis interkompreniĝi per Esperanto. Nia partopreno estis pozitiva ĉar Esperanto estis reklamita de vera internacia delegacio en tiel altranga Konferenco.

Ni vizitis ankaŭ s-ron Anatolij Lonesov, multjara samarkanda esperantisto kaj verkisto. Ĉe li ni gastis ankaŭ kun Adrien Tanner, esperantisto kaj profesia interpretisto dungita de Unesko por interpreti de la rusa kaj la angla al la franca kaj inverse. Ni spektis filmon pri diversaj agadoj de Anatolij Lonesov por Esperanto en Samarkando kaj Uzbekio ĝenerale, kaj ricevis donacojn de li. Tre simpatia viro, babilema kaj gastama, li donacis ankaŭ libron, kiun li kaj lia frato kunverkis pri la historio de la Esperanto-movado en Centra Azio. Estas dikvoluma librego, reliefiganta riĉan historion de Esperanto en tiu parto de la kontinento.

Finiĝis la Konferenco, ni revenis hejmen ĉiuj. Restas nia tasko nun plurilati kun tiuj diplomatoj, antaŭenigi niajn klopodojn al plena sukceso de la du celoj kunlabore kun la membro-ŝtatoj de Unesko.

2 Comments to “E-istoj en la Ĝenerala Kunveno de Unesko”

  1. DICCON MASTERMAN

    Ni tre malofte ricevas novaĵojn pri Esperanto-agado en la siatempaj sovetaj respublikoj kontraste kun la situacio en Rusio. Kial?

    Répondre
    1. Adjévi Adjé

      Saluton kaj dankon pro via komento. Bedaŭrinde ne eblas respondi al vi. Eble la UEA-estraranoj povos respondi al via demando. Bv. rekte kontaktiĝi kun ili!

      Répondre

Laisser un commentaire