Afrika Komisiono 2025-2028 de UEA

Reorganiziĝis la Afrika Komisiono de UEA per aldono de novaj membroj al la malnovaj, sub la kunordigo de la burundano Manirakiza Aime Patrick. En sia kunveno de la 08-a de novembro 2025, la Estraro de UEA unuanime aprobis la konsiston de la nova Komisiono, kies aliaj membroj kun respondecoj estas:

Vickunordiganto: John MAGESSA (Tanzanio); Sekretario I /Pri retradio: Koffitche KOUFIONOU (Togolando); Sekretario II: Ranja Lydie ZAFINIFOTSY (Madagaskaro); Pri retpaĝo: Adjévi ADJE (Togolando); Pri instruado / Junularo: Espoir KASATI (DR Kongo) kaj Lakbira ROCHDI (Maroko).

La esenca laboro de la Komisiono estas konsili la estraranojn de UEA pri Afriko, subteni la evoluon de Esperanto en la kontinento, fortigi la kunlaboron inter landaj asocioj, kluboj, unuopuloj kaj pliaŭdigi la voĉon de afrikaj esperantistoj en la tutmonda komunumo. Ĝi ludas ankaŭ gravan rolon en la trejnadoj de afrikanoj kaj regionaj iniciatoj.

Certe la novaj membroj per siaj laborkapablo kaj energio alportos novan impulson en la funkciado de la Komisiono dum la ofic-periodo 2025-2028. Ĉiuj esperantistoj estas invititaj subteni la iniciatojn kaj partopreni en la Esperanto-projektoj, aparte en la hejmkontinento de la homaro.

Laisser un commentaire