Nova libro el Togolando

Togolando kulture estas la titolo de la nova riĉe ilustrita libro de Kokou SAGBADJELOU, emerita ŝtata instruisto kaj eminenta togolanda esperantisto. Kun amplekso de 34 paĝoj – tralegebla maksimume du horojn – la libro prezentas, krom rakontojn en kiuj rolludas bestoj, proverbojn, enigmojn, regulojn de bona konduto, popolaran manieron nomi homojn laŭ iliaj naskiĝtagoj en la marborda regiono de Togolando.

La verko prezentiĝas kiel vojaĝo tra la multfaceta identeco de Togolando, regiono kies historio kaj kulturo ofte restis en la ombro de koloniaj rakontoj. La aŭtoro celas montri, ke Togolando ne estas nur geografia spaco, sed viva mozaiko de longdaŭraj tradicioj kaj kutimoj. La libro estas verkita en simpla lingvaĵo kaj ebligas al la leganto konatiĝi kun interesa socia vivmaniero. Ĝi estas la tria plej vendita libro dum la 110-a UK en Brno kaj estas rekomendinda al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri afrikaj kulturoj kaj identecoj.

La monato de decembro reliefigas la kulturan dimension de Esperanto. Tio estas bonega momento por ankaŭ aĉeti la libron de Kokou por memlegi aŭ donaci al amik(in)o, subtene la literaturan kulturon. La verko estas ankaŭ rekte aĉetebla ĉe la aŭtoro, kies kontaktinformoj estas: Poŝtadreso: TG 130 B.P. 39 ANEHO; Tel.: (+228) 90933355 (valida ankaŭ por vacapo)/ 98219336 kaj Retpoŝadreso: koksagba@yahoo.fr

A.A

Laisser un commentaire