Ahmed Aslafy: «… Ĉi tiu generacio povas ŝanĝi la mondon…»

Ekde de oktobro 2025 gastas Yahya Aslafy – juna maroka viro – ĉe la lomea klubo (Togolando), kie li eklernas Esperanton. Li kapablas nun havi bazajn konversaciojn en la internacia lingvo. Lia frato Ahmed, pasia pri la naturo kaj verkado, verkis en la franca lingvo interesan tekston. Por plivastigi la pensojn, kiujn Ahmed esprimis, Adjévi Adjé tradukis la tutan tekston en Esperanton. Bonvolu legi la tradukaĵon ĉi-poste.

Mi pridemandas al mi mem ĉar mi devenas de alia mondo, alia ritmo, alia vero. Mia nomo estas Ahmed Aslafy, kaj mia historio neniam trabatiĝis per riĉeco aŭ komforto. Mi naskiĝis en Maŭritanio, de marok-hispana patro (Hassan) kaj maŭritania patrino. Miksaĵo el kulturoj, vojoj kaj memoroj. Mi naskiĝis tie, kaj mi kreskis kiel la infanoj de tiu lando, simple, humile kaj profunde. Foje, mi pridubas mian propran vojiradon, ne ĉar mi havas dubojn – ne, la dubo ne estas la fonto de miaj demandoj.

Kio min ĝenas estas tio, kion mi observas ĉirkaŭ mi: ĉi tiun generacion, tiel riĉan, tiel brilan, tiel potencan interne, generacion el kiu ĉiu junulo, kiun mi renkontas, posedas menson kapablan atingi la neeblon, kapablan krei, transformi kaj revolucii la mondon se ĝi estas konvene gvidata, nutrata per senco kaj respektata kiel ĝi meritas tion.

Kaj tamen, ĉi tiu sama generacio estas traktata kiel nura marioneto. Malsana socio, socio kiu sufokas, eluzas, manipulas kaj finfine malsanigas tiujn, kiuj ankoraŭ revas, tiujn, kiuj esperas, tiujn, kiuj volas konstrui. Mi vidas ilin postkuri iluziaĵojn, perdi sian lumon, elĉerpi sin por aferoj, kiuj havas nenian valoron, dum en ili brulas inteligenteco kapabla revivigi dezertojn, urbojn kaj tutajn naciojn.

Miksaĵo el kulturoj, vojoj kaj memoroj. Mi naskiĝis tie, kaj mi kreskis kiel la infanoj de tiu lando, simple, humile kaj profunde. En nia kulturo, je la aĝo kiam iuj infanoj eklernas siajn unuajn vortojn, oni jam estas senditaj al korana lernejo. Tie, oni lernas la sanktajn skribaĵojn antaŭ ol eĉ lerni la modernajn literojn, oni lernas la disciplinon antaŭ ol la skribadon, la paciencon antaŭ ol la logikon, la respekton antaŭ ol la legadon kaj post tio, venas la konvencia lernejo, tiu, kiu malfermas la pordojn al la moderna mondo, tiu, kiu enkondukas vin al kalkulado, sciencoj, lingvo, al ĉio, kio konstruas la modernan penson.

Mi kreskis en tre modesta kvartalo. Vere modesta. Ni ne havis multajn materiajn posedaĵojn. Nenion, kio revigus laŭ nuntempaj kriterioj. Sed estis unu afero, kiun ni havis, ion, kion mi malofte trovis aliloke: la ĝojon. Veran, sinceran, puran ĝojon. Ne la artefaritan ĝojon, kiun oni aĉetas per ekranoj, ne tiun, kiun oni fabrikas per filtriloj aŭ tiun, kiun simulas por impresi. La nia venis rekte el la koro, el malgrandaj gestoj, el komunaj manĝoj, el infanaj ridoj en la polvo, el vesperoj sen elektro, dum kiu niaj voĉoj sufiĉis por lumigi la nokton. Eble tial mi havas tiom da demandoj hodiaŭ. Ĉar mi vidas socion, kiu amase fabrikas frustriĝojn, kiu spronas la gejunulojn postkuri modelon, kiu ne reflektas, kiuj ili estas.

Socion, kiu promesas al ili feliĉon, sed forprenas ilian pacon, kiu vendas al ili ŝajnojn, sed ŝtelas ilian animon. Kaj mi foje demandas min kiel rompi ĉi tiun ciklon, kiel redoni al la gejunuloj tion, kion ni havis: ĉi tiun simplan ĝojon, ĉi tiun profundan senton de celo, ĉi tiun konekton al la vivo, kiu dependis nek de mono nek de teknologio.

Mi vidas gejunulojn plenajn de energio kaj potencialo, sed mankantajn direkton. Ili havas la forton, sed ne la direkton. Ili havas la kreivon, sed ne la gvidadon. Ili havas la soifon, sed ne la fonton. Kaj tio dolorigas min, ĉar mi scias, kion homo kapablas fari, kiam li/ŝi trovas sencon en sia vivo, kiam il/ŝi rekonektiĝas kun siaj radikoj, sia misio, sia identeco.

Mi ofte pensas pri ĉio ĉi, ne por plendi aŭ bedaŭri la pasintecon, sed por kompreni, kie kuŝas la ŝlosilo, por kompreni, kiel veki ĉi tiun generacion, kiel memorigi al ĝi, ke ĝi ne naskiĝis por esti manipulita, kondiĉita, sufokita; ĝi naskiĝis por krei, por inventi, por imagi estontecon, pri kiu niaj gepatroj eĉ ne kuraĝis revi.

Mia propra vojo ne estis facila, kaj la vojo estas longa, Insha Allah (se tio estas la volo de Dio). Sed ĉiu paŝo, ĉiu malfacilaĵo, ĉiu momento de modesteco konstruis min. Estis en la simpleco de mia infanaĝo, ke mi trovis la veron. Estis en manko, ke mi malkovris dankemon. Estis en la polvokovritaj stratetoj de malriĉa kvartalo, ke mi komprenis, ke vera riĉeco ne kuŝas en tio, kion oni posedas, sed en tio, kion oni kapablas kundividi.

Hodiaŭ, kiam mi rigardas la gejunulojn, mi diras al mi, ke ili meritas plibonon; ili meritas mondon, kiu kredas je ili, kiu aŭskultas ilin, kiu levas ilin. Ili meritas sistemon, kiu gvidas ilin, ne tiun, kiu dispremas ilin. Kaj mi, per mia rakonto, mia vojirado, mia perspektivo, mi simple provas memorigi pri tio: ke homo neniam estas marioneto, ke cerbo neniam estas destinita por esti malŝaltita, ke generacio neniam estu oferita por la iluzioj de malsana socio.

Ĉar finfine, la vivo ne donas al ni ion ajn hazarde, kaj se mi kreskis en simpleco, eble estas por kompreni ĝian profundon. Se mi spertis malriĉecon, eble estas por rekoni veran riĉecon. Kaj se mi levas al mi ĉiujn ĉi tiujn demandojn hodiaŭ, ne estas pro dubo… estas ĉar mi ankoraŭ profunde kredas, ke ĉi tiu generacio povas ŝanĝi la mondon, se nur oni redonas al ĝi la liberecon pensi, revi, elekti, kaj ĉefe, fariĝi.

  • La aŭtoro de la teksto estas makorano, diplomito pri projekt-mastrumado kaj ankaŭ pasias pri agroekologio kaj permakulturo. Nuntempe, li administras permakulturan projekton en la nordo de Maroko, kie li plene dediĉas sin al efektivigo de daŭripovaj agrikulturaj praktikoj, kiuj respektas ekosistemojn kaj lokajn komunumojn.
    Li ankaŭ pasias pri verkado, legado kaj konscia observado de la mondo, en kiu ni vivas. Li ĝuas esplori la sociajn, ekologiajn kaj kulturajn dinamikojn de nia tempo kaj riĉigi sian pensadon per dialogo inter tradicia scio, moderna scienco kaj agrikultura sperto. Ahmed mem ne estas e-isto.

Laisser un commentaire