“Paca mondo” – voĉo por espero el DR Kongo

“Paca mondo” – voĉo por espero el DR Kongo

La artisto Kris Fredi, el DR Kongo, prezentis la oficialan muzikvideon de sia nova kanto “Paca mondo”, el la bita albumeto “La amo protektas nin”. La verko, kunprodukto inter Kris Fredi, Esperanto‑France kaj Vinilkosmo, kunigas afrikajn ritmojn kun universala mesaĝo pri paco kaj solidareco.

La albumeto, kiu miksiĝas inter reggae kaj afrobeat, celas inspiri junularon al interkultura kompreno kaj al la kredo ke amo povas protekti la homaron. La projekto montras la kreskantan ĉeeston de afrikaj artistoj en la Esperanta muzika scenejo.

Ekde la 17‑a de oktobro 2025, la albumeto disponeblas ĉe Vinilkosmo (vinilkosmo.com) kaj en ĉiuj kutimaj elsendfluaj platformoj.

Laisser un commentaire