De la akvobaraĵo Nagbeto al la akvofalejo Aklowa: malkovrplena semajnfino

Memorfoto de ekskursantoj kun la prefekto de Badu kaj kunlaborantoj

Anoj de la ĵus dumpaska ĉeesta feria kurso de Esperanto en Lomeo, entuziasmuloj pri naturo kaj vojaĝemuloj, portiĝis en la koron de la naturaj mirindaĵoj de Togolando, dum memorinda vizito al la akvobaraĵo Nagbeto kaj akvofalejo de Aklowa la 3-an kaj 4-an de majo 2025. Ĉi tiu eskapo, organizita de Togo Plus, ofertis al la14 partoprenantoj, el kiuj 5 virinoj, delektan momenton, for de la ĉiutaga tumulto.

La unua tago estis dediĉita al la malkovro de la akvobaraĵo Nagbeto, esenca infrastrukturo en la produktado de elektro por Benino kaj Togolando. Tuj kiam ni alvenis, ni estis impresitaj de la grandeco de la artefarita lago, kies trankvilaj akvoj reflektis la lazuran ĉielon. Dum la vagado tra la valbaraĵaj instalaĵoj, ni kun fascino ekinformiĝis pri la funkciado de la digego, ĝia rolo en la energiprovizado kaj la defioj ligitaj al ĝia mastrumado. Iom pli poste ŝtonludoj sur la akvoj kunigis kelkajn vizitantojn ĉe la lagobordo, kio ankaŭ ebligis al ili admiri la digegon el alia angulo, dum ĉiuj ĝuis la trankvilon de la loko kaj la birdovivon, kiu loĝas en la ĉirkaŭaĵo. Belegaj fotoj estis faritaj, eternigante la scenojn de serena pejzaĝo.

La dua tago kondukis nin al la regiono Badu, kie staras en la mezo de densa vegetaĵaro la majesta akvofalo Aklowa, la plej grava en Togolando kun alteco de ĉirkaŭ 100 metroj, falante de granita klifo situanta kelkajn kilometrojn de la vilaĝo Aklowa. Alveninte en la urbo Badu, nia grupo da viglaj esploremuloj unue estis kondukita al la prefektejo, kie la Prefekto s-ro Somenou Atsu mem bonvenigis nin. La etoso estis amikec- kaj entuziasmplena, atestante reciprokan intereson pri malkovroj kaj interŝanĝoj. Ni povis rekte sperti la gastamon de la prefekto per siaj bonvolemaj sintenoj al ni: donacoj, kontaktigo kun la Ĝenerala sekretario de la urbodomo… kaj memorfotiĝo kun la grupanoj.

Post la akcepto en la prefektejo, la grupo direktiĝis al la akvofalo Aklowa. La aliro al la akvofalejo okazas per serpentuma vojo tra abunda flaŭro. Survoje la ĉiĉeronoj elstarigis la riĉecon de la loka ekosistemo, jen almontrante diversajn plantospeciojn, jen konsciigante grupanojn pri la graveco pri konservado de la veĝetaĵaro, kaj tiel ni povis mergi nin en la fekundan medion kaj ĝui la esploradon. Kiam ni alvenis, la spektaklo kontentigis niajn atendojn. Refreŝiga naĝado ĉe la piedo de la akvofalo: la plej kuraĝaj el ni ne hezitis salti en la revigligajn akvojn de la akvofalo, ĝuante momenton de pura feliĉo kaj konekto kun la naturo. Ŝpruceroj kaj ridoj eĥis, kreante ĝojan etoson. Post iom da tempo pikniko apud la akvo, amika momento, kunigis nin ĉirkaŭ bongusta barbakuaĵo kurita de niaj lokaj gvidistoj. Estis ankaŭ momento interŝanĝi niajn unuajn impresojn kaj plifortigi la ligojn ene de la grupo.

Ĉe la fino de ĉi tiu dutaga studvojaĝo, la partoprenintoj esprimis sian unuaniman entuziasmon. La verdaĵo de la arbaroj, la montaro, la akvofalo, ĉio kronita per la varmeco de la escepta renkonto kun la prefekto de Wawa, konsistigas mildan inspiron por mi. Tio estas ankaŭ la magio de Esperanto: malkovri aliajn mediojn kaj popolojn en spirito de gajeco kaj kunhavigo, konfidis Nouwoatsi Kossi Séna. Plej multe impresis min la vojo al la akvofalo. De la montosupro, ni povas vidi la panoramon de la urbo kvazaŭ ni estus satelitoj, kaj la akvofluoj en la montaro ĝis la akvofalo estis veraj regaloj!, aldonis Elom Yao Sagbadjélou.

Tiu ĉi sukcesa vojaĝo ne nur ebligis al la partoprenantoj rekonektiĝi kun la naturo, sed ankaŭ malkovri en malstreĉiga etoso la belecon kaj diversecon de togolandaj pejzaĝoj. Pro la unuanima atingo kaj neforgeseblaj memoroj, Togo Plus jam pripensas ripeti tian aranĝon, tiel por kontribui al la antaŭenigo de enlanda turismo kaj la valorigo de la enregiona natura heredaĵo.

Adjévi Adjé

Laisser un commentaire