Kunhavigo de spertoj pri la 110-a UK en lomea kunveno

 

Hieraŭ, la 4-an de oktobro 2025, en la ĉefurbo de Togolando, okazis vigla Esperanto-kunveno kun partopreno de 11 (3 virinoj, 8 viroj) esperantistoj kaj amikoj de Esperanto. La renkontiĝo okazis en la kadro de la monataj grupkuvenoj de lomeaj esperantistoj, kun celo pluvivigi la lokan komunumon kaj la deziron diskonigi la internacian lingvon.

Unu el la kulminoj de la kunveno estis prezento pri la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Kiel preleganto, mi rakontis pri miaj impresoj de la koncerna kongreso en Brno, montris pri dumkongresaj fotoj kaj respondis al demandoj de la ĉeestantoj. Inter la demandoj levitaj estis, krom pri praktika disvolviĝo de la kulturaj vesperaj programeroj kongresaj, la defioj, kiujn alfrontas afrikanoj dum sia vojaĝado en Eŭropo, precipe rilate al elturniĝemo kaj adaptiĝo en nova medio.

La partoprenantoj poste ĝuis amikan kunmanĝon, kiu plifortigis la senton de komuneco. Speciala momento estis la disdono de dumkongresaj kunportitaj donacetoj per loterio. Ĉiuj ĉeestantoj ricevis ion, kio alportis ĝojon kaj surprizon al ili.

La kunveno ankaŭ inkludis sesion pri tatuaĵoj artefaritaj de la 110-a UK. Dum momento partoprenantoj dividiĝis en grupojn po du personoj por apliki elektitajn tatuodezajnojn al korpopartoj de unu la alian. Kune ni provis imagi, trovi, malkovri la artan kaj kulturan signifon de diversaj tatuodezajnoj. Ĉi tiu parto de la programo vekis amuzan intereson kaj instigis viglajn konversaciojn.

La kunveno, kiu disvolviĝis ĉirkaŭ tri horojn, finiĝis per fotosesio. La sekva okazos venontmonate, kun honora gasto, juna maroka viro, kiu deziras lerni Esperanton de Togolando dum sia nuna rondvojaĝado tra subsahara Afriko

A.A

Laisser un commentaire