Lomeaj geesperantistoj iris renkonte al la franca esperantisto Michel Basso, kiu estis en vizito en Togolando kun membroj de lia paroĥo, dum amika kunmanĝo en la picejo Zigzag dimanĉe la 23-an de februaro 2025 en Adjidogome (Lomeo). Tiu ĉi renkontiĝo estis okazo por interkonatiĝi, interbabili pri reciprokaj kulturoj, spertoj kaj eblaj komunaj iniciatoj.
Alveninte, ĉiu gasto estis varme bonvenigata francstile de Michel, kiu invitis al manĝejo, kie estis kuirataj tipaj togolandaj kaj alilandaj manĝoj. La refreŝigaj trinkaĵoj kaj bongustaj pladoj, kiel pico, rizo kaj diversaj saŭcoj bongustis ĉe ĉiuj partoprenantoj. Tiu ĉi gastronomia momento kreis varman kaj amikan etoson, kiu favoris al diskutoj.
Michel konigis sian vojaĝon kiel esperantisto, klarigante kiel li uzas la lingvon por praktikaj aferoj per kontaktoj en Ĉinio. Li emfazis la gravecon eluzi Esperanton ne nur por antaŭenigi lingvajn aferojn, sed ankaŭ por ekonomie enspezigajn aktivaĵojn. Klubanoj ankaŭ kunhavigis siajn proprajn spertojn kaj ideojn, inkluzive de lokaj ekstermovadaj iniciatoj por pli bone helpi togolandajn esperantistojn.
La renkontiĝo estis ankaŭ okazo por diskuti estontajn projektojn. Inter la diskutitaj ideoj estis reklami Esperanton per murpentraĵoj en la ĉefurbo, organizado de solidara turismo. La franca gasto proponis kontakti homojn en Francio, tiel por sproni kaj flegi riĉigajn kulturajn interŝanĝojn kun Togolando.
Tiu ĉi vespera kunmanĝa renkontiĝo ne nur eblis interkonatiĝi, sed tio helpis ankaŭ riĉigi kulturajn kaj lingvajn interŝanĝojn per Esperanto kaj la franca. Esperanto, kiel lingvo de internacia komunikado, daŭre kunigas homojn el diversaj fonoj, kaj tiaj renkontiĝoj estas esencaj por antaŭenigi ĝian uzadon kaj praktikadon. La kunvenintoj disiĝis kun novaj ideoj kaj renovigita instigo por pluvivigi la verdan lingvon tra la mondo.
Michel kaj liaj grupanoj venis al Togolando la 8-an de februaro kaj revojaĝis al Francio la 25-an. Dum la restado en Togolando, li kun la grupanoj vizitis la landon, projektojn kiujn ili subtenas surloke pere de togolanda pastro. Kvankam Michel estis la sola esperantisto en la grupo, ili ĉiuj tamen vizitis ankaŭ la Instituton Zamenhof, kie estas instruata Esperanto. Tie ili renkontis la posedantojn de la lernejo, donacis skribilojn al gelernantoj, kiuj surprizis ilin per Esperanto-paroloj kaj kantoj. La gevizitantoj propraokule spertis la belecon de Esperanto.
Adjévi Adjé