Nova E-revuo: Konga Stelo

Ekde julio 2024 aperas, sub la redaktora laboro de Joel Muhire, la ILEI-sekciestro en DR Kongo, nova Esperanto-revuo Konga Stelo. Temas pri projekto, celanta doni platformon al Esperanto-instruantoj, klubestroj, unuopaj esperantistoj el ĉiuj fonoj, kaj kongaj esperantistoj aparte, por esprimiĝi, montri pri siaj iniciatoj.

Ĉiu numero de la revuo estas tema kaj invitas legantojn kaj kontribuantojn esplori diversajn temojn kiel kulturon, naturon, poeziaĵon, distraĵon, krom raportojn pri lokaj agadoj kaj atingoj. La revuo celas vastan publikon, de komencantaj entuziasmuloj ĝis spertaj esperantistoj kaj scivolemuloj serĉantaj novajn perspektivojn.

Kongola Stelo estas parto de aliro por subteni la disvastigadon de Esperanto kaj diskonigi ĉiaspecajn atingojn en rilato kun la lingvo. Proponante videblecon al lokaj fortoj kaj kuraĝigante kunlaborojn inter esperantistoj, ĉi tiu nova revuo aspiras fariĝi ŝlosila aganto en la konga Esperanto-pejzaĝo.

Konga Stelo estas trimonata revuo, kaj ĝi estas havebla en cifereca formato per https://uea.org/vikio/Konga_Stelo_Revuo. Ĉiuj unuaj tri numeroj de ĝi aparte estas elŝuteblaj ĉe: Konga Stelo n-ro 1, Konga Stelo n-ro 2, Konga Stelo n-ro3

Adjévi Adjé

Laisser un commentaire