Komenciĝinta la 24-an de decembro 2024, hodiaŭ ĵus fermiĝs la 3-a Arta Salono de Lomeo. La aranĝo estis unika momento renkontiĝi kun ŝlosilaj fakuloj kaj agantoj de la arta kaj kultura mondo el diversaj horizontoj, interŝanĝi ideojn kaj malkovri novajn aferojn.
Nome de Esperanto-228 S-ino M. Judith Kossivi, Koufionou Koffitché kaj mi havis budon pri Esperanto kaj dum la tuta periodo de la Salono deĵoris, informis, varbis kaj faris kursetojn pri la internacia lingvo. Aparte en la tago de lundo, la 30-an de decembro, triope ni prezentis antaŭ la Salona publiko Esperanton kaj verkaĵojn de afrikaj e-istoj kun speciala prezento de mia libro Afrikaj proverboj kiel parto de literatura kafejo.
Ni ĝojas malkovrigi Esperanton al pli ol unu persono dum la Salono kaj interagi kun eblaj esperantistoj.
Adjévi Adjé