La 31-an de oktobro 2024 mi kaj Koufionou Koffitché partoprenis en Lomeo, Togolando, la 4-an Forumon de la Juna Knabino, kies temo ĉi-jare estis “Junularo en la koro de daŭripova evoluo, nepra neceso por daŭripova evoluo”. La aranĝo celis plifortigi la kapablojn de junaj knabinoj, precipe de junuloj ĝenerale, per diversaj temoj.
Esperanto rilatas al eduka kampo, ni ŝatintus esti parto de la kunorganizintoj de la aranĝo, havante Esperanto-budon dum la evento, sed tio ne okazis ĉar la budoj rapide elĉerpiĝis. Tamen, ni partoprenis kiel invititoj kaj ĉeestis kun intereso en diversaj paneloj kiel ekzemple “hemoglobina S malsano”, “enmigrado” kaj “cibersekureco”.
Tiu ĉi renkontiĝo por ni estis antaŭ ĉio rendevuejo, kie ni donis al diversaj partoprenantoj la ŝancon ekkoni pri la internacia lingvo per disdono de flugfolioj, informoj pri la lingvo por veki ilian intereson. Kontaktinformoj estis ankaŭ interŝanĝitaj kun certaj Forumanoj, kiuj volis scii pli pri Esperanto kaj niaj agadoj en Togolando.
Kossivi Massan Judith