Kandidatiĝu por “Partoprenu UK-on” de UEA en Aruŝo 2024

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 109-a Universala Kongreso, kiu okazos en Aruŝo de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024, anoncu vin pere de la jena formularo: https://bit.ly/3vY4XlJ.

Jen la kondiĉoj por kandidatiĝi:

  • esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
  • esti individua membro aŭ akcepti esti individua membro de UEA;
  • plenigi ĉi tiun formularon ĝis la 19-a de februaro 2024.

UEA varme invitas donacemulojn kontribui al Fondaĵo “Partoprenu UK-on”, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: https://bit.ly/3udAPlE.

Koran dankon pro la sindonemo de volontuloj kaj la solidaro kaj malavaro de la donacintoj al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on”.

Afiŝu Komenton