Esperanto-Plus por solidare subteni e-istojn en ekonomie malfortaj landoj

Antaŭ pli ol 10 jaroj oficiale funkcias Esperanto-Plus. La ideo originis el pluraj vojaĝspertoj de la gefrancoj Évelyne Rotellini, Jean-Pierre Marcq kun siaj geamikoj en evoluantaj landoj, aparte en afrikaj landoj. Multaj lertaj esperantistoj en la tiel nomataj landoj tute ne povas kunpartigi sian lingvoscion pro multegaj malfacilaĵoj en ligo kun la surlokaj vivkondiĉoj. Ili ne havas decajn laborojn aŭ simple tiu eblo ne sufiĉe ekzistas en la koncernaj landoj. Disvastigi Esperanton plej ofte postulas propran volan laboron, la evidenta bezono trovi vivrimedon malhelpas surlokanojn, kiuj deziras dediĉi sin al la lingvo, tion fari.

Esperanto-Plus ne nur estas historia, ĉar tio unuafoje levas la demandon pri ekonomia malegaleco en la “mondo” de Esperanto, sed ĝi ankaŭ rekte ilustras la internan ideon de Esperanto, nome amikeco, solidareco, frateco inter la homoj de diversaj horizontoj. Tiu ĉi estas filmeto https://youtu.be/4NePL34Qu0g kiu kontekstas la etoson. La iniciato krome respondas pri punktoj de la Daŭripovaj evoluigaj celoj de UN https://eo.wikipedia.org/wiki/Celoj_por_Da%C5%ADripova_Evoluigo. Se kompetentaj esperantistoj afrikaj estas honorariataj, ili povas sin vivteni kaj sekve dediĉi sian tempon kaj energion forte al la disvastigado de nia lingvo en respektivaj landoj. Tio vigligas Esperanton kaj enplektas ĝin en sociaj rilatoj.

En la praktiko, de ĝia kreo ĝis nun Esperanto-Plus kreis 4 grupojn da subtenantoj po15 okcident-landaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto. Ĉiuj grupanoj kotizas 10 eŭrojn monate, kaj la kolektita mono estas regule sendita al subtenato en afrika lando. Per la monata mono surloka subtenato trankvile kaj profesie vigligas la esperantistaron de sia lando. Tiu mono konsistigas la precipan enspezon por la lokaj subtenatoj. La ĝisnunaj subtenatoj estas Adjévi Adjé, Koufionou Koffitché, Kossivi Massan Judith. (Togolando), Fidilalao Henriel (Madagaskaro), Dismas Robert Kusaya, Mulele Mbassa kaj Paul Katuju Kusaya (Tanzanio) kaj Honore Sebuhoro Ndarihoranye (DR Kongo).

La dekkvin kotizantoj de grupo kaj la subtenato(j) de la koncerna grupo regule kontaktas unu la alian, interŝanĝas vidpunktojn kaj eventuale rapide reagas se iu ne atendita problemo okazas. La honorariatoj ĉiumonate prezentas skriban agadraporton al la respektivaj grupanoj pri la finiĝinta monato. Plejregule okazas interagaj interŝanĝoj pri raporto ĉu por kuraĝigi, ĉu por peti klarigojn pri askpekto, ĉu… La laboro de la subtenatoj estas esence laboro por disvastigi la lingvon. Tiel ĝenerale la raportoj rilatas al informaj, instruaj agadoj kaj praktikaj utiligoj de la lingvo surloke kaj klopodoj igi Esperanton io malkovrinda por la loka publiko. Kelkaj krome eluzas Esperanton por sproni amon, scivolemon surloke ĉe gejunuloj pri siaj lando kaj kulturoj, per aranĝoj de grupvojaĝoj, renkont(ig)oj kun enlandaj junaj entreprenemuloj.

Menciindas la neceso plifortigi la nombron en la ekzistantaj grupoj, kiuj mankas aliĝantoj pro forpaso, malsano kaj ankaŭ malfermi aliajn grupojn por novaj landoj – konstante venas novaj rilataj petoj de potencialaj subtenatoj el malsamaj regionoj. Novaj aniĝoj en Esperanto-Plus estas nepre gravaj, bezonataj kaj dankataj. La aliĝo al la asocio estas libervola same, kiel libera estas kontrakto de la grupanoj. Iĝi membro de Esperanto-Plus, kotizante por ĝi sendube estas ege valora signo de solidareco al hom-gefratoj.

La asocio sendas kvitancon pro ĉiu pagita kotizo kaj donaco. Esperantistoj povas ankaŭ paroli pri la iniciato al siaj konatoj tra Esperantujo, kaj afable inviti ilin aliĝi al la bela ago de solidareco. Eblas proponi ankaŭ ĝemeligajn rilatojn aŭ staĝon por la subtenatoj ĉe lokaj E-kluboj en evoluintaj landoj. Kaj kompreneble, punktaj donacoj al la UEA-konto ‘epls-g’ same bonvenas. Tio kompensos momente la mankon de kotizantoj en ekzistantaj grupoj.

Partoprenante en la iniciato, vi ne nur helpas plibonigi vivojn en Afriko kaj altigi la prestiĝon de Esperanto surloke, sed tio alportos al vi nepriskribeblan senton. Paroli pri la neŭtraleco kaj facileco de Esperanto estas interese, sed la boneco de la ekzistantaj esperantistoj en la ekonomie malfortaj landoj pli allogas kaj certe helpas rapide enmovadigi novulojn surloke. Fari nian mondon pli bona ankoraŭ eblas, kaj tio povas komenciĝi per malgrandaj agoj, kiuj kaŭzas profundan transformiĝon.

Dank’ al konsekvenca kontribuo en la disvastigado de Esperanto, la iniciatintoj de Esperanto-Plus ricevis diplomon de UEA pri elstara agado en 2020. Unu jaron poste, tio estas en 2021, kun la beno de la Komitato, la asocio povis realigi la longe sopiratan deziron iĝi faka kaj kunlaboranta asocio de UEA:  https://uea.org/fakoj/Solidarecaj_rilatoj.

Evelyne ROTELLINI, Jean-Pierre MARCQ kaj Adjévi ADJE

Afiŝu Komenton