Esperanto en la lernejo en Tanzanio

*Vd la tradukon de la teksto de la permesilo ĉi-sube

Mi tre feliĉas, ĉar post iom longa diskuto kun la Direktoro pri la edukado en Aruŝo, mi fine ricevis permesilon por instrui Esperanton en ĉiuj ŝtataj mezlernejoj de la urbo. Mi kredas, ke ni iam ankaŭ ricevos permeson por instrui Esperanton tra la tuta nacia teritorio de Tanzanio, anoncis entuziasme John Magessa, unu el la aktivaj fortoj de la LKK de la 109-a UK kaj la ricevinto de la koncerna oficiala atestilo, la 10-an de junio 2024.

Ekde kiam la estraro de UEA unuanime aprobis la kandidatiĝon de Tanzanio kiel la gastiganta lando de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA) kaj ĝiaj membroj ne ĉesis elpaŝi publike favore al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en Tanzanio. Ili ne nur konigas la uzadon de Esperanto al deciduloj de la publikaj enlandaj instancoj, sed ankaŭ provas konvinki tiujn ĉi pri la idealoj de la lingvo kaj la neceso enkonduki ĝin en la lernejan lernoprogramon.

Plia flanka atingo estas, ke la instruado de Esperanto en la ŝtataj lernejoj en Tanzanio ankaŭ antaŭenigos la interkulturan konscion. Lernante Esperanton kaj mergante sin en la movadon, nome partoprenante en la kongreso, la gelernantoj disvolvos pli profundan pritakson pri la diverseco de la mondo. Tio instigos ilin al respekto, toleremo kaj reciproka kompreno, esencaj valoroj en nia tutmondigita socio.

Indas ankaŭ mencii pri tio, ke krom lia ĝisosta esperantisteco – diplomito de UEA pri Elstara Esperanto-Agado en la jaro 2020, John Magessa laŭprofesie estas ŝtata instruisto jam de pluraj jaroj.

* PERMESO POR INSTRUI ESPERANTON EN LERNEJO [PUBLIKA] DE ARUŜO

Per tiu ĉi permesilo, mi plezure informas vin, ke ni rajtigas al vi aliri [publikajn] mezlernejojn kiel vi tion petis. Tamen, vi devas respekti ĉiujn lernejajn regularojn enlandajn sen agi kontraŭ ili. La [Esperanta] lern(ig)o ne estos deviga. Atentu, ke neniu monpago estu postulata, nek de la gelernantoj, nek de la geinstruistoj.

Laisser un commentaire