Pascal Sao (1938-2024)

Naskiĝinte en la jaro 1938 s-ro Pascal Sao, la patro de Esperanto en Tanzanio, unua ĝenerala sekretario, eks-prezidanto kaj honora membro de la landa E-asocio de Tanzanio, forpasis la 16-an de januaro 2024 kaj estis entombigita tri tagojn poste en la vilaĝo Msombwe en la regiono Iringa. Li mortis en sia 86-jariĝo pro alta sangpremo. S-ro Sao estis patro de ses gefiloj: Peter, Patrina, Priscar, Patrick, Pendo, Prosper kaj laŭprofesie ekonomiisto.

S-ro Sao komencis sian esperantistan vivon en la 1963-a jaro, kiam kun liaj kamaradoj de kolegio eksciis pri Esperanto. Ili informiĝis pri la lingvo pere de la Karavano de Amikeco de s-ro Tibor Sekej dum la sendependiĝo de Tanganjiko en la jaro 1961. S-ro Sekej semis kaj la unuaj burĝonoj de liaj Esperanto-semoj ekvidiĝis en la jaro 1963, kiam Pascal kaj liaj tiamaj amikoj komencis memlerni la lingvon.

Pro diversaj kialoj rezulte aŭ ligite al la tiutempa malvarma milito inter Sovetunio kaj Okcidento, en Tanzanio ne eblis tiam libere lerni Esperanton. Sekve, la unua Esperanto-asocio, nome Tanganjika Esperanto-Asocio (TEA), oficiale registriĝis en 1966 kaj s-ro Sao estis la unua ĝenerala sekretario.

La nacia Esperanto-movado ne forgesos la sindonemon de Pascal Sao favore al Esperanto. En la limo sia eblo li ĉiam malŝparis energion, tempon kaj foje rimedon por la verda kaŭzo en Tanzanio. Li partoprenis en Esperanto-renkontiĝoj kaj malavare konsilis pli ol unu junulo pri sana vivo kaj Esperanto. Lia animo restu en eterna lumo!

Costantine S. Mashauri

Laisser un commentaire