Julio 2023 – julio 2024: Afrika Retradio 1-jariĝas!

De maldekstre sur la foto: Jérémie Sabiyumva (Burundo), Koffitche Koufionou (Togolando) kaj François Lo Jacomo (Francio) dum la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Senegalo.

Antaŭ jaro, la 22-an de julio 2023, sub la prizorgado de s-ro Koufionou Koffitché kunlabore inter la Afrika Komisiono de UEA, komencis funkcii la Afrika Retradio, kies sidejo estas en Lomeo, Togolando.

La radio estas unu el la atingoj de la lasta tutkontinenta kongreso de Esperanto. Ni estis du estraranoj de UEA – Jérémie Sabiyumva, el Burundo, kaj mi mem, François Lo Jacomo, el Francio – en la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, en Tieso (Senegalo), inter la 26-a kaj la 30-a de decembro 2022, kaj projekto speciale allogis mian atenton: tiu de Koffitche Koufionou pri retradio, klarigas François Lo Jacomo, kiu nome de UEA aranĝis kampanjon pri amasfinancado por financi la projekton.

Tiu ĉi radio elsendas regule en Esperanto pri la ĉiutaga E-vivo, nome Esperanto-historio, planoj, atingoj, agadoj en Afriko kaj ĝenerale en la mondo. Ĝi prezentas en siaj programoj ankaŭ muzikon en Esperanto kaj havas, laŭ François, irleteron elsendi Esperanto-kursojn, vigligi la Esperanto-povadon en Afriko kaj informi interalie pri la ebloj partopreni en la Tanzania UK. Eblas sekvi la elsendprogramojn  de la radio ĉe https://www.facebook.com/profile.php?id=61551737070537. Tie ĉiuj esperantistoj povas skribi kuraĝigan mesaĝon, levi demandon aŭ komenti elsendon.

La Afrika Retradio estas la dua funkcianta retradio en la afrika Esperanto-medio. La unua, Aminda Retradio Esperanto, naskiĝis en la 2014-a jaro kaj elsendas de Madagaskaro per la mastrumado de s-ro Fidilalao Henriél Firaisana. Ambaŭ radioj estas simplaj podkastaj sonregistraĵoj, kiuj reaŭskulteblas en ajna momento per simpla muzikaŭskultilo. Ĉiuj, kiuj havas bonan retaliron povas rekte kaj vive aŭskulti la sonmaterialojn en bona kvalito.

Kiu ekŝatas muzikon ĵus prezentitan en elsendo de ambaŭ radioj, tiu povas retskribi al la prizorgantoj por ricevi informon pri la nomo de la artisto aŭ grupo kaj eventuale indikojn pri la albumo. Sed se oni jam konas la informojn pri la kantisto aŭ muzikgrupo, eblas mem esplori pri tio en la reto kaj havigi al si kontraŭ pago la diskon de la ŝatata muziko rekte de la muzikvendisto aŭ eldonejo.

Adjévi Adjé

Laisser un commentaire