Ekskurso al la palaco de Lomeo

Mi volas danki vin pro via malavareco. Dank’ al vi mi povis partopreni la hodiaŭan aranĝon, kiun mi sufiĉe ĝuis. El la fundo de mia koro, mi diras dankon, tiel esprimis sin fraǔlino Améboudanou Akpénè Pierrette ĉe la fino de ekskurso aranĝita de Agado por la Progresigo de Esperanto en Togo (APETO) al la palaco de Lomeo dimanĉe, la 18-an de junio 2023.

Por diversigi niajn aktivaĵojn por pli bone koni tiujn, kiuj respondos al la aspiroj de niaj kursanoj, APETO aranĝis tiun lernigan viziton. En ĝi partoprenis 15 plenkreskuloj kaj 2 infanoj. Tio al tiuj ĉi ebligis unuflanke, malkovri la biodiversecon, la eksterordinaran pejzaĝon de la 11-hektara parko, ĝiajn edukajn ĝardenojn kaj alifanke, esplori per gvida vizito ĝiajn ekspoziciitajn artaĵojn, originalajn kreaĵojn, fotojn  pri la vivo de tiuj, kiuj kreis la urbon Lomeo.

La 6-hora eduka promenado en la parko finiĝis per pikniko, dum kiu okazis ankaǔ diversaj ludoj kun aljuĝo de premioj al la gajnintoj. Temis pri historia kaj kultura mergiĝoj dank al Esperanto en fratiga etoso.

2 Comments to “Ekskurso al la palaco de Lomeo”

  1. Renato Corsetti

    tre interesa agado. do, ekzistas espernto-klubo en Lomeo, chu ne?

    amike

    renato

    Reply

Afiŝu Komenton