Forpasis RALALARISOA Justine (1954-2023)

Jes, mia patrino malsaniĝis subite: tio okazis ene de tri monatoj – de ŝia unua rendevuo ĉe la kuracisto kaj ŝia forpaso, skribis RANDRIARIMANANA Ando Fenoaina, unu el la 3 gefiloj de Justine.

RALALARISOA Justine, eks-komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA), post mallonga malsano, forpasis la 20-an de majo 2023 en Madagaskaro. Ŝi naskiĝis la 09-an de februaro 1954 kaj profesie estis instruistino ĝis emeritiĝo. La forpasinto en sia vivo aktivis ankaǔ en la Esperanto-movado ĝenerale kaj aparte en la kontinenta. Ŝi estis membro de la Afrika Komisiono de UEA kaj laste, antaŭ sia morto, ŝi ege helpis el eduka agadkampo por apero de junaj novaj fortoj en Madagaro. Ŝi estis ankaǔ fakdelegito de UEA kaj inter 1998 kaj 2019 vojaĝis unufoje jare kaj partoprenis al pluraj kunvenoj pri Esperanto en Francio kaj en Eŭropo.

Pro siaj meritoj al la Esperanto-movado, RALALARISOA Justine restas en memoro de pli ol unu esperantisto.

Afiŝu Komenton