Sukcesa seminario en Aruŝo

31 geesperantistaj aktivuloj de Tanzanio, Burundo, Kenjo, DR Kongo kaj Germanio lertiĝis, sub respektivaj gvidoj i.a. de Francesco Maurelli, Jérémie Sabiyumva, Maria Rosaria Spano kaj Costantine S. Mashauri pri kongres-organizado, informado, interpretado, turisma gvidado, teama laboro, merkatiko, krom per prelegoj kaj aktivaĵoj celante prepariĝi por la 109-a UK, en seminario ĉe la Aruŝa Internacia Konferenca Centro (AICC) de la 5-a ĝis la 7-a de januaro 2024.

La seminario havas kroman utilon en tio, ke ĝi helpas solvi konkretajn mankojn surloke. Estas aliaj flankaj bonaĵoj, nome la starigo de Aruŝa Esperanto-klubo, ekvigligo de la kenja asocio, ktp. Sed kompreneble mi esperas ke granda pluso estos antaŭeniri pri la kongresaj laboroj, komentis Francesco.

Ĉiuj enplektitaj partioj en la preparlaboroj de la unua UK en Afriko pli ol neniam antaŭe elturniĝas laŭ siaj ebloj por la rapida pretigo de la aferoj, ke la potencialaj partoprenantoj de la kongreso povu kiel eble plej baldaŭ aliri al la informoj pri kostoj, priskriboj, datoj, partoprenkondiĉoj ktp de la dumkongresaj ekskursoj, antaŭ- kaj postkongresaj programoj. Same, al la informoj pri la loĝkostoj, servoj, distancoj, hoteloj, gastejoj rezervitaj por la kongreso, kaj al aliaj gravaj sciigoj en ligo kun la kongreso. Ĉiuj strebas plenigi la truojn tiel ke la afero povu marŝi plibone.

La seminario estas aranĝita de la projekto Hakuna Matata, kies kunmastrumantoj estas la kunordiganto de la Afrika komisiono de UEA, burundano Aimé-Patrick Manirakiza kaj tanzaniano John Magessa. Tiu ĉi lasta estis la loka organiza motoro kaj liaj nelacigebla entuziasmo kaj diligento estis kernaj por la sukceso de la seminario. La 109-a UK mem okazos sub la temo “Homo, lingvo kaj medio por pli bona mondo” en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Ankoraŭ eblas aliĝi per https://uk.esperanto.net/2024/

Adjévi Adjé

Afiŝu Komenton