Forpasis Christvit Ngongo Mbuangi [03.05.2001– 30.04.2024]

Hieraŭ la 30-an de aprilo 2024 en Kinŝaso forpasis S-ino Christvit Ngongo Mbuangi, filino de multjara aganto de Esperanto en DR Kongo kaj premiito de UEA pri elstara agado, S-ino Alexandrine Omba Tshamena. Christvit naskiĝis la 3-an de majo 2001 kaj ekde 2021 estis membro de UEA. Ŝi sufiĉe frue ekhavis rilaton kun la movado, kie ŝi rapide disvolvis kontaktemon kaj respekton al aliuloj. Ŝi estis studentino sed paralele al la studoj, ŝi partoprenis kaj kontribuis en la aktivecoj de la junulara sekcio de la konga asocio DKEJO. Rapide ŝi fariĝis ne nur konata en DR Kongo, sed ankaŭ en la kontinento.

Tiu ŝia subita morto kaŭzas senegalan konsterniĝon aparte inter kongaj esperantistoj. Ŝi estis unu el tiuj leviĝantaj esperantistaj steloj de la landa movado. Antaŭ nur iom da tempo ŝi partoprenis en Esperanto-aranĝo, kaj jam ekhavis deziron por la unua Universala Kongreso en Afriko ĉi-jare en Aruŝo.

Al pli ol unu afrika Esperanto-familiano ŝi mankos, tamen firme restos en la memoro.

3 Comments to “Forpasis Christvit Ngongo Mbuangi [03.05.2001– 30.04.2024]”

  1. Patricio

    Mian fortan brakumon por ĉiuj ŝiaj familianoj, amikoj kaj samideanoj, kaj tre speciale al Alexandrine kaj Hope!

    Répondre
  2. Oscar Hernández

    Christvit ĉiam restos en mia memoro, des pli ke ŝi estis la unua esperantisto kun kiu mi iam ajn parolis, en la jaro 2015 per la Koresponda Servo Universala. Ŝi montriĝis tre bonkora kaj afabla retletere. Kian profundan doloron kaj aflikton certe sentas nun familianoj, kolegoj kaj tiuj, kiuj povis koni ŝin persone. Mi estas konsternita pro ŝia neatendita forpaso.

    Répondre

Laisser un commentaire