Neforgesebla ekskurstago en la perlo de Kloto

11 E-kursanoj – el kiuj unu infano – kaj mi estis en la montoj la 25-an de majo 2024. Estis neforgesebla ekskurstago en la regiono de Kloto. Komuna piedumado jen sur krutaj padoj, jen inter arboj, freŝa bano ĉe akvofalejo meze de verdaj vegetaĵoj, malkovro de nomoj de arboj en Esperanto. Disdono de kalendaretoj al ĉiuj kun informoj pri Esperanto kaj la movado en Togolando. Tre interesaj estis ankaŭ ludoj, dum kiuj Esperanto estis prezentata kaj instruata kaj kelkajn vortojn kaj frazojn ĉiuj ĥore ripetis. Jen la konsisto de la aktivaĵoj dum la ĵus freŝa aranĝo de Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando (APETO) post tiu okazigita en marto kune kun gestudentoj de la ŝtata universitato de la ĉefurbo.

Estis nuba kaj preskaŭ ankoraŭ pluva mateno en Lomeo, sed tio ne povis malhelpi nian volon fari tiom longe sopiratan ekskurson. Nia grupeto de decidintoj kaj vojaĝemuloj renkontiĝis antaŭ la kolegio Sankta Jozefo. Surhavante bone plenigitajn dorsosakojn, fortikajn piedŝuojn, poŝtelefonojn bone ŝargitajn kaj provizojn por la tago, ni enbusiĝis direkte al la regiono de Kpalime, pli ol 130 km nordokcidente de la ĉefurbo Lomeo, renkonte al la loka flaŭro. 

Post ĉ. unu kaj duonhora veturado, ni ekvidis tiun majestan monton – pinton de Agu, la plej alta monto en Togolando – leviĝi antaŭ ni, anoncante ke ni baldaŭ alvenos al la urbo Tove. Iom pli antaŭen ni haltis ĉe la eksperimenta kampo de Togolanda Instituto pri Agronomia Esploro (ITRA). Temas pri vasta esplorkampo kuŝanta sur pluraj hektaroj kie estas kultivitaj kafarboj, kakaujoj kaj aliaj plantoj, prezentante belegajn vidojn. Dum duonhoro ni estis solaj, en unueco kun la naturo, kaj kun la sento de libereco kaj de nepriskribebla kontentiĝo.

Dum la suno estis ĉe sia zenito kaj la ĉielo estis iom pli klara, ni alvenis al Kpalime ĉe antaŭe interkonsentita manĝejo kun malplenaj stomakoj. Maŭena kaj lia edzino elportis la antaŭmenditajn manĝojn por ni kaj ni sidiĝis ĉe la tablo por meritata tagmanĝo. Fufu kun freŝa saŭco de kapraĵo kaj refreŝigaĵoj gustis pli bone ol iam ajn, kaj tiu kunmanĝo igis la momenton eĉ pli speciale interesa meze de ludoj, dum kiuj estis prezentita Esperanto kaj enkondukitaj kelkaj vortoj kaj frazoj, kiujn ĉiuj ripetis ĥore. Ĉiuj ricevis flugfoliojn kun informoj pri la internacia lingvo kaj iuj gajnis en kvizo Esperantajn t-ĉemizojn.

Finiĝis la regalo de tiu tipa manĝaĵo, venis nun la tempo komenci la botanikan viziton ĉirkaŭ la vilaĝo Yoh per spertumaj padoj kaj krutaj vojoj. Ni estis akompanataj de Cobra, nia surloka kontakto, kiu klarigis multajn aferojn al ni pri la loko, la plantoj. Kun li ni povis ankaŭ diskuti ĉiujn temojn kaj levi demandojn pri la loka medio. Ni lernis la nomojn de pluraj arboj kaj iliaj virtoj danke al la klarigoj de nia gvidisto kaj ankaŭ per teknologia rimedo kiel plantrekona aplikaĵo de niaj poŝtelefonoj.

Alia kaj lasta vizitcelo de la tago estis la fama akvofalejo de Wome. La malbona vojo bremsis la normalan iradon de nia buseto, sed la ŝoforo lerte alfrontis la defiojn, kiujn konsistigis la truoj sur la vojo. Jen ni finfine alvenis ĉe la dekliva preskaŭ vertikala ŝtuparo tra la arbaro kun belega panoramo al la valo. Post ĉ. 15-minuta ŝtupar-marŝado antaŭ ni aperis miriga sceno: akvojetoj fluantaj el ŝtonblokoj meze de majestaj arbroj, vera plezurplena loko. Gajaj ridoj, malstreĉaj krioj kaj ludoj, pli ol unu el ni ne povis rezisti la emon naĝi en la akvo. En la akvo ĉiuj forgesis sian aĝon por momento kaj revenis al sia hela infanaĝo, kiam ŝajnis, ke la tuta mondo povis esti tenata en iliaj manoj… Ili tiom amuziĝe ĝuis, ke la foriro okazis malfacile kun emocio.

Kvazaŭ la tuta tempo ĉe la akvofalejo daŭris nur du minutojn, vole aŭ nevole ni retrovis la ŝtuparon kaj reiris supren. Niaj kruroj estis lacaj sed niaj koroj estis plenplenaj je neforviŝeblaj memoroj pri ĉi tiu tago pasigita en la montoj. La programo kaj kondiĉoj dum la tago kontribuis al la aktiva interkomunikado kaj helpis pli bone ekkoni, lerni unu la alian kiel reprezentantoj de diversaj enlandaj etnaj grupoj. Kiel ĉiam dum similaj aranĝoj, la unika etoso de amikeco kaj interkompreno regis inter ni, plifirmigis la interhomajn ligojn inter ni kaj vokas al la estonta kunagado cele al la disvastigo kaj antaŭenigo de Esperanto-movado. Tiom la reagoj de homoj estis multe kuraĝigaj! Sincerajn dankojn al ĉiuj, kiuj kontribuis al la sukceso de tiutaga aranĝo!

Adjévi Adjé

Laisser un commentaire