Elizabeth Jony Shanyangi (1965 – 2024)

La tanzania Esperanto-movado estas en funebro, la esperantistino Elizabeth Jony Shanyangi forpasis. Ŝi estis malsana dum momento kaj mortis pro kancero la 7-an de majo 2024.

Naskita la 20-an de aŭgusto 1965, Elizabethest, patrino de 2 filinoj, estis laŭprofesie instruistino kaj ĝis sia morto aktiva esperantistino. Ŝi estis membro de la Viktoria Esperanto-Klubo (VEK) kaj partopreninto de la 6-a kaj 7-a Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE) respektive en okazintaj Tanzanio 2016 kaj Burundo 2019. Ŝi estis ankaŭ unu el la fondintoj de la Virina Agado en Mwanza.

La morto de Elizabeth Jony Shanyangi konsistigas perdon por la tanzania kaj afrika movado. Kondolencon al ĉiuj kaj al ŝia familio. Ŝia animo ripozu en paco.

Laisser un commentaire