La svahila (aŭ sŭahila, aŭ simple suahila) estas la plej parolata lingvo ne nur en Aruŝo kaj pli ĝenerale en Tanzanio, kie okazos la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), sed ankaŭ en granda parto de Orient-Afriko. Oficiala lingvo en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj Ruando, ĝi estas vaste parolata krome en Demokratia Respubliko Kongo – kaj depost 2004 ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Afrika Unio. En Tanzanio ekzistas pli ol cent lokaj lingvoj, sed la svahila ludas unuigan rolon kaj estas oficiala lingvo ankaŭ de Orient-Afrika Komunumo kaj de la Komunumo por Evoluigo de la Sudo de Afriko. Kun pli ol 230 milionoj da parolantoj, ĝi estas unu el la dek plej parolataj lingvoj en la mondo.
Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko solenas mondajn tagojn de kelkaj lingvoj, unuavice la ses oficialaj lingvoj de UN kaj Unesko, sed ankaŭ kelkaj pliaj: en 2021, Unesko proklamis la 7-an de julio Monda Tago de la lingvo “Kiswahili”. La prefikso ki- estas gramatika prefikso uzata (en la svahila lingvo) por ĉiuj nomoj de lingvoj. La 7-a de julio estis elektita memore al la dato, kiam en 1954 la partio de la unua prezidento de Tanzanio akceptis la svahilan kiel unuigan lingvon de la bataloj por sendependeco.
Ĉi-jare Unesko festis la Mondan Tagon de la Svahila du tagojn pli frue per grava evento en la sidejo de Unesko, sub la temo: “La svahila: edukado kaj kulturo de paco”. Ĝin prezidis delegacio de Demokratia Respubliko Kongo – kiu cetere favoras ankaŭ Esperanton. Iĝinte esenca parto de la ĉiutaga vivo de afrikanoj, la svahila lingvo ebligis konstantan riĉiĝon de ĝia multkultureco.
En la 109-a UK, kiu unuafoje okazos en Afriko, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024, Universala Esperanto-Asocio digne festos la svahilan: la lingva situacio de Orient-Afriko estas parto de la kongresa temo “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”; okazos plurtaga kurso pri la svahila; jam okazas lingva defio por lernado de la svahila kun ekzameno dum la kongreso; la Esperantologia Konferenco, speciala ero de la UK, gastigos prelegon de la Prof. Elisee Byelongo pri “Kiel uzi Esperanton kaj la svahilan por la paco en Afriko?”. Byelongo mem estas rektoro ne la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Al la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio, eblas aliĝi ĉe uk.esperanto.net/2024 – al ĝi jam aliĝis pli ol 770 homoj el 65 landoj.
Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2024-07-07, N-ro 1174