Emeritiĝo meritplena

Li estas la fiero de pli ol unu persono. Kokou Sagbadjelou, ĵus ŝtata eks-oficisto kaj konata esperantisto en Afriko, kunvenigis kolegojn instruistajn, esperantistajn geamikojn, iamajn lernantojn, familianojn kaj geamikojn en komuna kunmanĝo en sia domo ĉe Abalokondji por danki al Dio pro lia emeritiĝo, post 37-jara laborado kiel ŝtata instruisto, la 28-an de januaro 2024. 

Estis solene ceremonio de granda amplekso, kiu mobilizis centon da eminentaj personoj el la eduka kaj esperantista medio togolanda. Ĉeestis lernejanoj de ĉiuj generacioj: iamaj kaj aktualaj lernejaj direktoroj, ekslernantoj, pedagogiaj konsilistoj, instruistoj kaj esperantistoj de la sesdek-oka ĝis la dudeka aĝjaro el ĉiuj anguloj de la urboj Aneho, Lomeo kaj Tsevie.

Unu el la emoci-fortaj momentoj de la celebrado estis la atestoj. Pluvis diversaj atestoj pri la kvalito de la juŝa emerito, kiu komencis sian karieron ĉe la malsupro de la ŝtuparo antaŭ ol fini ĝin kun la grado de lerneja estro. Ĉiuj atestantoj laŭvice antaŭ la ĉeesta publiko priskribis elokventece siajn rilatojn kaj spertojn kun Kokou, liajn laboremon kaj altruisman dediĉemon al homfratoj. Bonmerita laŭdo.

En mia vivo mi fidas 2 homojn: Mensah B. Agbemadon-Attiogbe kaj Kokou Sagbadjelou. Ili estas eksterordinaraj homoj. Kokou okupiĝas pri sia tasko grave. Li estas tiu, kiu ŝatas labori (…). Mi neniam ĉesos aprezi lin, li estas unu el la homoj, kiuj plej diligente laboras por la disvastigo de Esperanto en Afriko. Li estas inter la du-kvar afrikanoj. Aldonu vian voĉon al la mia por danki lin. Mi kuraĝigas lin plulabori por la homaro. Tio estas prunto, kiun vi faras al la naturo kaj la naturo certe redonos ĝin al vi. Homoj prenu ekzemplon de li, alproksimiĝante al li. Li havas plurajn kordojn al sia arko, tiel atestis publike Gbeglo Koffi.

Kokou Sagbadjelou naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1965, kaj profesie estis instruisto ĝis emeritiĝo la 1-an de oktobro 2023. Intertempe, de 2005 ĝis 2013 li ankaŭ deĵoris kiel ĉefsekretario en la oficejo de edukaj inspektoroj, posteno, kiun li devis forlasi pro amo kaj sopiro al instruado en lernoklasoj. En sia vivo Kokou krome aktivas en la Esperanto-movado kaj aparte en la togolanda. Li estis kasisto, prezidanto de la landa asocio UTE, estro de ĝia komitato kaj  multjara membro de la instrua fako de UTE. Li ege helpas en la edukado per instruado de Esperanto. Fakdelegito de UEA, Kokou estas ankaŭ membro de ILEI kaj vojaĝis kaj partoprenis respektive en 1996 kaj 1999 UK-ojn, ILEI-Konferencojn kaj plurajn kunvenojn pri Esperanto en Ĉeĥio kaj en Germanio. Li edziĝis kun Ewoé Valentine, kaj ili havas tri gefilojn:  Alix, Benata kaj Elom – ĉiuj parolantoj de Esperanto denaske. Kokou ankaŭ verkis du librojn: unu en Esperanto sub la titolo “La Monepidemio” kaj alia, aŭtobiografio, en la franca lingvo “Ma vie en revue”.

Adjévi Adjé

Afiŝu Komenton