Pro la graveco kaj neceso de gepatraj lingvoj en la vivo de ĉiu homo, UNESKO, organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo, proklamis antaŭ kelkaj jaroj la 21-an de februaro la Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj. En Togolando la evento okazis sub la aŭspicio de Esplora Teamo pri Lingvistiko kaj Komunikado (ERLinCo) kaj Fakultato pri Belartoj, Lingvoj kaj Artoj (FLLA) de la universitato de Lomeo kun la temo “Teknologia novigo en instruado, lernado en afrikaj gepatraj lingvoj” ĵaŭde la 29-an de februaro 2024.
La renkonto arigis en la universitata aŭditorio de Lomeo ĉ. 150 partoprenantojn el la altlernejaj kaj ekster-akademiaj medioj. La celo estis diskuti pri la teknologiaj ebloj povantaj subteni la instruadon, lernadon de afrikaj gepatraj lingvoj rilate al novigo, ekster la jura kaj institucia kadroj de la difinita lingvopolitiko de ĉiu lando.
Prof. Pere-Kewezima E., respondeculo de ERLinCo, per sia bonveniga parolo substrekis kiom pli bonas kaj facilas al homo esprimi ideojn en kaj per sia gepatra lingvo. Li klarigis, ke afrikanoj havas problemojn paroli nur en siaj gepatraj lingvoj, ĉar ili miksas vortojn de tiuj ĉi kun alilingvaj vortoj. Li sciigis, ke la gepatraj lingvoj kontribuas al sukceso dum instruado, lernado kaj invitis la partoprenantojn sekvi atente kaj debati pri la temo konferenca, dankante kaj dezirante sukceson al la renkonto.
Subite el la publiko eĥiĝis voĉo de juna studento, anoncante evelingvan poemtitolon, kiun li estas deklamonta: Míadegbe – nia gepatra lingvo. Paŝon post paŝo li moviĝis ĝis alvenis ĉe la podio meze de ĉies aplaŭdoj. Kun vizaĝo serioza, vortoj bone regataj kaj gestoj pure adekvataj, Baka Koffigan, studento pri lingvistiko, lerte prezentis al la publiko sian kvarminutan mesaĝon, kiu resumiĝas al instigo uzi gepatralingvon diverskampe kaj elstarigo de necesa rolo de la akademia kaj universitata medioj en tio.
La dojeno prof. Dotse de FLLA malfermis oficiale la ceremonion per prezento de la situacio jene: a) lingvo estas kultura identeco, b) 40% de la monda popolo precipe en Afriko ne ricevas edukadon en siaj gepatraj lingvoj, c) la 21-a de februaro estas proklamita ekde novembro 1999 la Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj, ĉ) multaj lingvoj estas valorigataj kaj tial esperu togolandanoj, ke iam ili edukos siajn gefilojn, idojn en propraj gepatraj lingvoj kaj d) plurlingva edukado subtenas la lernadon kaj ebligas la scipovon de aliaj lingvoj.
La preleganto de la aranĝo, d-ro Nabine Gnandi, en sia lumbilda prezento elmontris la eblojn kiujn prezentas la cifereca teknologio koncerne instruadon kaj lernadon de gepatraj lingvoj. Nome, la artefarita inteligenteco montriĝas kiel esenca ilo por sukcesa lingvolernado. La avantaĝoj de cifereca teknologio ĝenerale inkluzivas flekseblecon, alireblecon, interagadon, konversacian praktikon, la uzadon de la teknologio kaj aŭtomatan lernadon de gepatraj lingvoj per la reto. Laŭ li, por atingi tion, necesas akcepti sciencajn kaj akademiajn defiojn. La sciencaj defioj koncernas la kreintojn, kiuj estas la esploristoj, kiuj devas produkti kaj provizi la retejojn kaj apojn. Ĉe la akademia flanko, la defio estas certigi ke esplorrezultoj estu haveblaj ĉe la tiurilataj platformoj. Kaj la plej grava defio kuŝas en la identigo de valorĉenoj kiuj estas ĉiuj agantoj, kiuj laboras en la produktado de enhavoj por provizi la lingvolernadojn.
Sekvis debato. Kelkaj ĉeestantoj levis demandojn por pliaj klarigoj, dum aliaj specialiĝintoj pri la temo kontribue alportis plian pluson por la kompreno de la debatita temo, aldone al trafaj kaj kontentigaj respondoj de la preleginto al interesaj demandoj de la publiko.
La renkonto pluokazis per oratora konkurso en gepatraj lingvoj dum kiu entute 18 registritaj studentoj – 12 kandidatoj ĉe lingvokategorio evea kaj 6 ĉe kabijea, du precipaj naciaj lingvoj en Togolando – montris po 2-3 minutoj siajn oratorajn talentojn en respektivaj gepatraj lingvoj antaŭ entuziasma publiko kaj tri-persona ĵurio. La konkurso kroniĝis per la aljuĝo de monpremioj al la tri unuaj gajnintoj de ĉiu lingvokategorio. La duan premion ĉe la evea gajnis Agbolo Apelete, esperantisto kaj studento pri lingvistiko en la universitato de Lomeo.
La konkursa temo konsistis el hazarda elekto de unu inter la tri sekvaj demandoj kaj ĝia prezento en la evea aŭ kabijea lingvoj. Ekzemplo de demandoj en la evea kun Esperantlingva traduko: a) Nu ka wɔm dziɖuɖua le hena nɔgbewo zazã le sukuwo me? – Kion faras la registaro por la uzado de gepatraj lingvoj en lernejoj? b) Nu ka ta UNESKO ɖe ŋkeke tɔxɛ ɖe go le xexeame hena nɔgbewo ŋudɔwɔwɔ? – Kial UNESKO deklaris specialan tagon en la mondo por gepatraj lingvoj? Kaj c) Le wò nukpɔkpɔ nu ɖe, nu ka tae míade asixɔxɔ nɔgbewo ŋu? – Laŭ vi, kial ni valorigu gepatrajn lingvojn?
Kokou Sagbadjékou, Ayao Elom Sagbadjékou – unu el la raraj togolandaj denaskaj esperantistoj – kaj Adjévi Adjé ĉeestis la aranĝon. Ilia ĉeesto portis ne nur subtenon al Apelete, sed ankaŭ helpis en diskreta reklamo pri Esperanto. Ili publike parolis inter si Esperanton, kaj tio ne lasis indiferentaj kelkajn scivolemajn orelojn. Kontakt-informoj interŝanĝiĝis kun iuj partoprenintoj por posta rilato kaj eble estonta kunlaboro.
Antaŭ ol disiĝi post la renkontiĝo, bongustaj tipe lokaj manĝoj kaj fruktosukoj kunigis kvinope esperantistojn kaj amikinon en angulo de la publika universitata restoracio meze de babiladoj.
Kokou Sagbadjélou & Adjévi Adjé