Rekomenciĝis la lomea renkonto

La tradicia kunveno de lomeaj esperantistoj, konata ankaŭ sub la nomo babilmanĝo, post du-monata paŭzo, rekomenciĝis kaj la unua renkonto de la jaro okazis en la universitata centro “St Jean” de Lomeo kun partopreno de 10 geesperantistoj la 23-an de marto 2024.

Ene de la aktivaĵoj la kunveno pritraktis la sinprezenton de la kunvenantoj, la vortojn trinki/drinki, fi/aĉ, de/da, per/kun en formo de konversacia kurseto, legadon de teksto en la februara revuo Esperanto pri E-kulturo, proponon de grupa studvojaĝo al ekstera regiono de la ĉefurbo por la fino de la venonta aprilo, la rilatojn kun ekster-movadaj asocioj kaj diversajn anoncojn. Tio ĉi okazis meze de frandaĵoj.

Pli da atento ricevis la perspektivoj por pli-malpli proksima estonto, pro la ambiciaj sed konkretaj agadaksoj: aranĝo ĉiumonate de atelieroj pri fotado, kuirarto, pentrado ktp, preparo de lokaj esperantistoj en seminario por KER- kaj movadaj ekzamenoj en 2024 kaj 2025, invito al la organizo de la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) decembre de la venonta jaro en Togolando.

Pro sia kreskanta aktiveco, Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando (APETO), alinome Esperanto-Plus Togo, kreskas ankaŭ laŭ nombro da personoj, sed ĝi el la financa vidpunkto restas malfortika. Sur internacia skalo ĝi petos por la komenciĝinta jaro UEA-membrigon por kelkaj membroj, kiuj diligente partoprenas en la lingva lernado. Duondeko da ili krome enskribiĝis kaj sekvas retlecionojn de Françoise Noireau respektive ĉe niveloj 1 kaj 2.

Kiel togolanda grupo APETO havas celojn ne nur por Togolando, sed ankaŭ por Afriko kaj kial ne por la tuta mondo. Ĝi ricevas kaj plenumas servojn por aliaj organizaĵoj, ekklopodos por relanĉi ankaŭ sian eldonan agadon. Fakte estas plano aperigi laŭ eble kaj regule revuon kun novaĵoj pri Esperanto en la kontinento. Krom Esperanto, la evea kaj la franca estos probable ankaŭ la lingvoj de la redaktejo. Tial la periodaĵo estos legata de malsamaj publikoj.

Adjévi Adjé

Afiŝu Komenton