Vojaĝu al Aruŝo rabate per Ethiopian Airlines

Ethiopian Airlines fariĝis sponsoro kaj la oficiala flugkompanio de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Kadre de tiu partnereco la flugkompanio proponas 15%-an rabaton ĉu por komerca ĉu por ekonomia klasa tarifo por ĉiuj kongresanoj, flugontaj de iu ajn flughaveno (kie funkcias Ethiopian Airlines) al la flughaveno Kilimanĝaro (JRO) en Tanzanio (la rabato ne validas por tarifoj eventuale jam rabatitaj).

Por ĝui tiun rabaton oni devas aĉeti siajn biletojn per la jena ligilo (eblas aĉeti kaj unudirektajn kaj irrevenajn flugojn): https://www.ethiopianairlines.com/aa/event

Afiŝu Komenton