Rezolucio de la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

De la 29-a de decembro 2013 ĝis la 04-a de januaro 2014, kunvenante en kulturdomo JoCa en la benina urbo Kotonuo, la 32 partoprenantoj de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto el 11 landoj volas komuniki al la tutmonda esperantistaro jenon:

Nia Kongreso okazas deksep jarojn post la kvara Afrika Kongreso en Tanzanio. Ĝi povas okazi pro la granda subteno de UEA, de Institucio Hodler kaj de multaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj kaj ni volas elkore danki al ili.

Nia kongreso estas la unua evento en la jubilia jaro “Montevideo 60“ (1954-2014) kiu celebras la 60-an jarrevenon de la Unesco rezolucio, kaj devas esti konsiderata tiel.

Ne indas esplori pri la kaŭzoj de la personaj konfliktoj en la movado, akuzi antaŭajn gvidantojn, sed ĉiuj devas rigardi antaŭen kaj agadi.

Havi klubojn en liceoj kaj universitatoj estas bone. Sed al tiu celgrupo oni povas aldoni aliajn sociajn tavolojn, kiuj kapablas finance subteni la movadon kaj partopreni Esperanto-kursojn, kongresojn kaj kunvenojn.

La deziro organizi internaciajn renkontiĝojn por perfektiĝi lingve kaj spertiĝi movade ekzistas arde en Afriko. Ni anoncas nun nian pretecon labori por la okazigo en Afriko en la jaro 2016 ekzemple de IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferenco.

Necesas regula okazigo de la Afrika Kongreso, dum kiu renoviĝos aŭ konfirmiĝos la konsisto de la Afrika Komisiono de UEA. Tiu kongreso okazu ĉiun trian jaron.

Afrika Oficejo (AO) efikas kiel montrofenestro de Esperanto en Afriko ; pro tio urĝas modernigi ĝin, por ke ĝi povu kompetente, digne kaj akurate efektivigi la bezonojn de Afrikanoj kaj ĝi (AO) plenumu la decidojn kaj planojn de la Afrika Komisiono.

Afrikanoj klopodu aktive serĉi novajn eblojn por pruvi la utilon de Esperanto en la ĉiutagaj vivagadoj kaj entuziasmigu la rilatojn inter ili reciproke, kaj kun aliaj.

Afriko estas granda kontinento ; pro tio necesas dividi ĝin laŭ geopolitika organiza modelo por ebligi la migradon de Esperanto-renkontiĝoj. Esence temas pri Okcidenta, Suda, Orienta kaj Centra Afriko. Ĉiu regiono estu reprezentata kiel eble plej ekvilibre en la Afrika Komisiono.

Landaj asocioj kaj kluboj afrikaj strebu al memstareco.

Seminario por aktivula maturigo (SPAMO) estas dezirata kaj ĝi povos okazi en iu afrika lando, kie ekzistas forta movado.

JoCa, Kotonuo, la kvaran de januaro 2014 La Kongresanaro.

Afiŝu Komenton