ABeE – benina asocio

Laŭ la raporto, la instruado ricevis apartan atenton en la lokaj E-kluboj. Ankaŭ aliaj kursoj okazis tra la jaro. Naskiĝis 2 novaj E-kluboj, kio portas nun al 7 la nombron de la E-kluboj aliĝintaj al la landa asocio. 58% de la ricevita subvencio el UEA 2017 distribuiĝis inter la lokaj Esperanto-kluboj, TEJO- kaj ILEI-sekcioj. 3 membroj kadre de la projekto Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK) vojaĝis al Italio kaj partoprenis en la Internacia Junulara Festivalo, 9 en la 73-a IJK en Aného, Togolando, kaj 3 aliaj en JES en Pollando.

BEJO, la junulara benina sekcio, havas novan Estraron: la prezidanto: Sadohoundé Norbert, ĝenerala sekretario: Eke Athanasé, kasisto: Kakpo Sonadé, organizanto: Sadohounde Joseph kaj respondeculo pri informado: Eteka Innoncent. La junulara sekcio havas novan retpaĝon.

Afiŝu Komenton