Esperanto-Grupo BEC, Tanzanio

Okazis la E-kursoj ĉeeste kaj perkoresponde. La komencantoj pli kaj pli posedis la lingvon skribe kaj parole. BEC havis rilaton en 11 regionoj kaj kontakton kun entute 60 e-istoj. Ĉeestaj kursoj disvolviĝis sub la gvido de s-roj Muelele Mbassa Makaranga kaj Dismas Robert en la distriktoj Bunda, Kagera kaj Muleba. Eksterordinara E-kurso, ĉe kies fino estis disdonitaj atestiloj al la partoprenintoj, okazis en la vilaĝo Marambeka ĉe tiea mezlernejo danke al s-ro Simba Nyamkinda Mramba kun la helpo de s-ro Davido Mapenga de la 15-a ĝis la 20-a de decembro 2017. Trejnado okazis per poŝtelefona mesaĝilo Whatsapp sub la gvido de s-ro Ambroise F. Polle. La grupo kunvenis 12 fojojn en la jaro, kaj ĝi ricevis instrumaterialojn de la lokossa oficejo de UEA. La raporto montras peton al UEA pri mono, legolibroj, vortaroj kaj apogo por havi ĝemeliĝon kun E-instancoj tra la mondo.

Afiŝu Komenton