ANEB – burunda asocio

Kadre de la projekto Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK) 3 burundaj e-istoj vojaĝis kaj ĉeestis la IJF en Italio. 1 el tiuj 3 fariĝis trejnisto de TEJO. 9 burundanoj partoprenis en la 73-a IJK en Aného, Togolando, kaj 3 aliaj en JES en Pollando, kie ili lertiĝis pri organizado. Funkciis fejsbuka komuniklisto kun 150 membroj. Gift retradio regule elsendis pri Esperanto en la loka lingvo. Estas plano por la 3-a nacia kongreso de la 27-a de marto ĝis la 3-a de aprilo kunlige kun AMO-seminario en Nyanza-Lac. Estas novaĵo pri 2 kluboj: tiu de Rutana kun 15 klubanoj kaj alia en Nyanza-Lac kun 100 anoj. La asocio mem celas havi 300 membrojn en la jaro 2018.

Afiŝu Komenton