UTE – togolanda asocio

La raporto prezentas du gravajn atingojn: la okazigo de la 25-a Togolanda Esperanto-Kongreso la 29-an kaj la 30-an de decembro kaj la 30-jariĝo de UTE. Okazis E-kurso en Hangoume sub la gvido de s-ro Sagbadjelou Kokou, alia en Klévé sub la zorgo de s-ro Dégbé Agossou kaj junie s-roj Gbeglo Dzifa kaj Kédé-Gadji Hézékiel disponigis kursojn al gelernantoj de Instituto Zamenhof. En tiu ĉi lernejo okazis kursoj dum la tuta lerneja jaro danke al la klopodoj de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo).

La komitato kunvenis 5 fojojn kaj la Estraro 3 fojojn en la jaro por solvi problemojn pri administraj aferoj de la asocio. Aperis unufoje la nacia organo Alvoko, funkciis retlistoj kaj lasttempe ankaŭ WhatsApp-listoj pri la asocio. La prezidanto s-ro Attaglo Kokou vojaĝis kaj partoprenis en internacia E-renkontiĝo en la ĉefurbo de Burundo de la 22-a ĝis la 27-a de decembro 2017. La asocio petas membrecon en UEA por kelkaj enlandaj aktivuloj.

Afiŝu Komenton