DKEA – konga asocio

Okazis reorganiziĝo de la Estraro per aldono de novaj estraranoj. Estas la membroj de la nuna Estraro la prezidanto: Jean-Pierre Lungikisa, unua vicprezidanto: Bukuru Rubaraga Nabahema, dua vicprezidanto: Mbemba Zogono Jerry, ĝenerala sekretario: Jackson Mafuila Mavomo, kasistino: Monique Badiengisa, kultura konsilanto: Rock Tamba Mavungu, administra konsilanto: Paul-Alcéé Mazangu Diumbeki, financa konsilanto: Jérémie Ngoma Kikondolo.

La vizito kaj restado de s-ro Emile Malanda, la kunordiganto de la Afrika Komisiono, surloke helpis vigligi la enlandan movadon. La rilato kun la nacia Unesko-Komisiono estis en bona farto, organiziĝis kun sukceso la unua nacia E-kongreso de la 15-a ĝis la 17-a de decembro kun 43 partoprenantoj. La Tago de la Gepatra Lingvo festiĝis la 21-an de februaro kun 51 invititoj el kiuj estis membroj de la nacia Unesko-Komisiono kaj de la ministerio pri Kulturo. La 8-a de marto prifestiĝis sub la aranĝo de la virina grupo EVIKO kun 58 partoprenantoj. Same renkontiĝo okazis la 26-an de julio en la sidejo de la asocio.

E-elsendprogramoj disvolviĝis 45 minutojn ĉiuĵaŭde dum la jaro ĉe la nacia radio kaj televida kanalo RTNC sub la respondeco de s-ro Paul Mazanga. Pliaj sukcesaj agadoj, i.a. radio-programoj, okazis precipe en la regionoj Rutshuru, Kiwanja, Uvira kaj Muanda. Eldoniĝis kaj vendiĝas ĉe la asocio verkaĵoj de s-roj Ntoto kaj Fernando Landa kaj de s-ro Batangu Mpesa. Naskiĝis la asocia informilo Vekiĝo kun la provnumero aperinta julie.

2 novaj E-kluboj fondiĝis: Lumo kaj Konga Ligo de Blindulaj Esperantistoj. Partopreno de 9 konganoj al la 73-a IJK ĉefis en la aktivaĵo de la junulara sekcio DKEJO sub la prezido de s-ro Eddy Onan. La pliigo de la nombro de la UEA-membroj per novaj e-istoj, nomumo de s-ro Ntoto Zola kiel komitatano A de UEA por Kongo, partoprenigo de kongaj esperantistoj al la ĉi-jara UK en Lisbono, peto de financa helpo por la eldona agado kaj vendo de libroj de kongaj e-istoj ĉe la libroservo de UEA kaj subvencio por ebligi la realigon de ILEI-seminario i.a. konsistigas la precipajn rekomendojn al UEA.

Afiŝu Komenton